La Gemarao (aŭ Gemaro) kaj la Miŝno kune formas la Talmudon. La Miŝno estas la baza teksto kaj la Gemarao estas la komentario kaj analizo kiu kompletigas ĝin. La termino Gemarao de גמר: (gamar) ‘kompletigi’ (en hebrea) aŭ ‘studi’ (en aramea). La rabenoj de la Miŝno estas konataj kiel tanaim (en singularo: tanna תנא) kaj la rabenoj de la Gemarao estas nomataj amoraim (en singularo: amora אמורא).[1] Ĉar ekzistas du grupoj de komentarioj, estas fakte ankaŭ du versioj de la Talmudo: nome la Talmud Ĝeruŝalmi (en hebrea: תלמוד ירושלמי, Talmudo de Jerusalemo) kaj la Talmud Babli (en hebrea: תלמוד בבלי, Talmudo de Babilono) kiuj korespondus kun la Gemarao de Eretz Israel kaj de Babilono respektive. Ambaŭ kunhavas la saman Miŝnon. La Gemarao estas verkita ĉefe en aramea, nome la Guemarao de Jerusalemo en okcidenta aramea kaj la babilona en orienta aramea, sed ambaŭ enhavas ankaŭ fragmentojn en hebrea, kaj foje eĉ oni ŝanĝas de lingvo meze de historio. Male la lingvo de la tuta Miŝno estas la hebrea.[1]