Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hitzkirch (stacidomo). |
Hitzkirch | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Hochdorf |
Koordinatoj | 47° 13′ 31″ N 8° 15′ 44″ O / 47.22528 °N, 8.26222 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 31″ N 8° 15′ 44″ O / 47.22528 °N, 8.26222 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4589 |
Areo | 28,30 km² |
Alteco | 498 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6285 |
Komunumkodo | 1030 |
Hitzkirch estas komunumo en la distrikto Hochdorf, en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La komunumo situas en la orienta flanko de la valo Seetal inter la Lago de Hallwil norde kaj la Lago de Baldegg sude.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Hitzkirch limas en nordokcidento kaj ankaŭ per sia enklavo norde la la Lago de Hallwil al Altwis kaj Aesch, norde al Schongau oriente al Beinwil (Freiamt), Buttwil kaj Geltwil (ĉiuj tri en Kantono Argovio), sude al Hohenrain, sudokcidente al Römerswil, kaj okcidente al Ermensee, kaj per sia enklavo norde de la Lago de Hallwil ankaŭ al Beromünster.
Trafiko
Hitzkirch diponas pri haltejo de la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo kaj ankaŭ estas konektita per du buslinioj al la publika trafikreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Hitzkirch datiĝas el la jaro 1230 kiel Hiltschilche.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Hitzkirch, Gelfingen, Hämikon, Mosen, Müswangen, Retschwil kaj Sulz estis unuigitaj, konservante la nomon de la plej granda el la 7 komunumoj, nome Hitzkirch.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Hitzkirch
- Hitzkirch en la Historia Leksikono de Svislando
- Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Hitzkirch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|