Gelasius Dobner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1719 en Prago |
Morto | 24-an de majo 1790 (70-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio |
Okupo | |
Okupo | historiisto • verkisto • romkatolika sacerdoto • kronikisto |
Gelasius DOBNER (naskiĝis la 30-an de majo 1719 - mortis la 24-an de majo 1790) estis ĉeĥa historiisto, pianisto, laŭdevene praga germano, kies atenton altiris la ĉeĥa historio.
Li kritike analizis la Kronikon ĉeĥan de Václav Hájek kaj tiamaniere starigis fundamentojn de la moderna ĉeĥa historia scienco. Li pruvis, ke Hájek multon elpensis kaj kvankam li ne dubis pri la patriotismaj intencoj de la kritikata aŭtoro, tamen li postulis, ke la historiisto serĉu veron, eĉ kiam ĝi ne estas agrabla.
Li eldonis plurajn antikvajn verkojn de la ĉeĥa latinlingva literaturo, ekz. Kristianon, kvankam li opniis ĝin falsaĵo el postaj jarcentoj.
En 1769 Dobner fondis sciencan asocion, kiu iĝis en 1784 la bohema akademio de sciencoj.
Verkoj
- Monumenta historica Bohemiae nusquam antehac edita (Bohemiaj historiaj memoraĵoj, neniam antaŭe eldonitaj, 1764-1785)
- Wenceslai Hagek a Liboczan Annales Bohemorum (Bohema kroniko de Venceslao Hajek, 1761-1786, 6 volumoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.