Geestland | |||||||
| |||||||
memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Cuxhaven | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04704, 04707, 04708, 0471, 04742, 04743, 04745, 04756, 04765 | ||||||
Poŝtkodo | 27607, 27624 | ||||||
Aŭtomobila kodo | CUX | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03352062 | ||||||
Politiko | |||||||
Adreso de la administrejo | Sieverner Straße 10 27607 Geestland | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 31507 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)53.631258.7508055555556Koordinatoj: 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 10 m | ||||||
Areo | 356,2 km² | ||||||
Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio (Malsupra Saksujo). Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.
Geestland estiĝis la 1-an de januaro 2015 el la kunfandiĝo de urbo Langen kaj Samtgemeinde Bederkesa (komunumaro Bederkesa).[1] En la distrikto la urbo estas – post urbo Cuxhaven – la komunumo kun la dua plej alta nombro de loĝantoj: Fine de 2022 en la komunumo vivis 31 507 loĝantoj sur areo de 356,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 88 loĝantoj/km². La nomo estas derivita de la sablogrunda pejzaĝoformo kun german- kaj nederlanda nomo Geest. Krom tio Geestland sude limas al similnoma rivero Geeste.
Geestland konsistas el 16 vilaĝoj aŭ urbetoj, kiuj antaŭe apartenis aŭ al la eksa urbo Langen aŭ al la komunumoj de la eksa komunumaro Bederkesa.
- Bad Bederkesa (kun la urbeto-partoj Ankelohe kaj Fickmühlen)
- Debstedt
- Drangstedt
- Elmlohe (kun Marschkamp)
- Flögeln
- Holßel
- Hymendorf
- Imsum
- Köhlen (kun Desebreck, Köhlen-Dorf, Stühbusch kaj Vorm Moor)
- Kührstedt (kun Alfstedt)
- Krempel
- Langen
- Lintig (kun Meckelstedt kaj Großenhain)
- Neuenwalde
- Ringstedt (kun Hainmühlen)
- Sievern
Referencoj
- ↑ Gesetz über die Neubildung der Stadt Geestland, Landkreis Cuxhaven (Leĝo pri la kreo de la urbo Geestland, distrikto Cuxhaven), vom 8. November 2012, Niedersächsisches Gesetz- und Verordnungsblatt (Nds. GVBl.) Nr. 26/12, ausgegeben in Hannover am 16. November 2012, S. 430