Geaca [ĜAka] (hungare: Gyeke [DJEke], germane: Jeckel [JEkl]) estas komunumo en Rumanio orient-nordoriente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Lacu, Legii, Puini, Sucutard.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 839 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 682 (rumanoj, 8% hungaroj).

Historio

Ĝia unua mencio skribe estas en 1228. Ekde 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.