![](../I/Gavotte_Dance.jpg.webp)
Dancado de gavoto en Bretonio (1878)
Gavoto estas historia societa danco. Ĝi ofte estas ero de la baroka suito. Karakteriza por gavoto estas:
- rapida tempo en vigla alla breve-ritmo
- para ritmo sen sinkopoj aŭ flankaj akcentoj.
- ofte duontakta anakruzo
- kutime du partoj, kiuj iliaflanke konsistas el almenaŭ du frazoj kaj estas ripetataj. La dua frazo de ĉiu parto kutime komencas taktmeze.
Notekzemplo
![](../I/Gavotte.gif)
"A Tempo di Gavotti" de Georg Friedrich Händel.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.