Gavilanes | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05460 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 547 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 17′ N, 4° 51′ U (mapo)40.2775-4.8511111111111Koordinatoj: 40° 17′ N, 4° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 677 m [+] | ||
Areo | 29,16 km² (2 916 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gavilanes, Ávila [+] | |||
Gavilanes [gabiLAnes] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Gavilanes estas etimologie komprenebla kiel Nizoj kaj pro tio aperas en la blazono du nizoj en la maldekstra duono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 576 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Serranillos, Mijares, Pedro Bernardo, Sartajada (provinco Toledo), Almendral de la Cañada (provinco Toledo) kaj Navamorcuende (provinco Toledo). Gavilanes estas en la la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 678 msm.
Historio
Estas restaĵoj de la Ferepoko. Plej verŝajne estis jam iom da loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 12-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 14-a jarcento la nomo de "Los Gavilanes" aperis en la Libro de la Montería de la reĝo Alfonso la 11-a. Tiu sama reĝo komisiis la kavaliron Gil Blázquez la riparadon kaj reloĝadon de la domaro Gavilanes. En 1393, Gavilanes aliĝis al senjorlando de Mombeltrán por premii la servojn de la nobelo Ruy Lope Dávalos, kaj en 1438 tiuj rajtoj pasis al la konestablo de Kastilio, Álvaro de Luna, ĝis lia ekzekuto, kaj tiam al la duko de Alburquerque, Beltrán de la Cueva, kaj liaj posteuloj ĝis 1830.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, ktp.