Gau estas insulo apartenanta al la Arkipelago Lomaiviti de Fiĝio. Situa je 18.00° S kaj 179.30° Or, ĝi kovras areon de 136.1 km², kun totala marbordo de 66.3 km, kio faras ĝin la 5a plej granda insulo en la Fiĝia arkipelago. Ties maksimuma altitudo estas 738 metroj. Ĝi havas aviadielejon ĉe Lovu sude de la insulo, kiu konektiĝas kun la Internacia Flughaveno de Nausori.
Tiu insulo estas la ununura konata reproduktejo de la endanĝerigata birdospecio Kolumpetrelo, Pterodroma brevipes, kaj ĉe tiu inulo oni trovis la ununuran registritan specimenon de la Fiĝia petrelo, Pseudobulweria macgillivrayi.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.