Gata | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Maresme | ||
Poŝtkodo | 10860 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Montero Manzano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 702 (2008) | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 14′ N, 6° 36′ U (mapo)40.238888888889-6.5958333333333Koordinatoj: 40° 14′ N, 6° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 637 m [+] | ||
Areo | 94,18 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gata (Cáceres) [+] | |||
Gata estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas gateños. La censita populacio en 2008 estis de 1.702 loĝantoj.
Situo
Gata estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata al kiu donas nomon, je altitudo de 637 m. La surfaco de ties teritorio estas de 94,18 km². Ĝi estas en la suda deklivo de Jañonas 1367 msm, kronata de kverkoj, pinoj, kaŝtanarboj kaj ornamita de rokoj de granito, meze de mozaiko de olivarbaroj tra kie trapasas la pura rivero de la Rivera de Gata.
Toponimio
Ĝi estis nomata Catóbriga de la romianoj kaj Albaranes de araboj.
Demografio
Demografia evoluo de Gata (Cáceres) inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
1879 | 1846 | 1800 | 1796 | 1753 | 1729 |
Historio
Ĝia historio estas markata de la luktoj de la Reconquista, la grava rolo de la Ordeno de Alcántara, de fortikaĵoj kiel tiu de Almenara, de juraj procezoj kontraŭ la Senjorlando de Santibáñez el Alto, ĝis kiam vilaĝiĝis libere en 1341. La Kastelo de Almenara estas atestilo de la epoko de luktoj: havis pentagonan turon kaj defendan ĉirkaŭmuron, hodiaŭ estas en ruinoj; ĝi estas proksime de la vilaĝo, sed iom for, kaj kompreneble sur monto.
Abraham Zakuto estis sefarda juda matematikisto, astronomo kaj historiisto. Post la morto de la episkopo de Salamanko, lia protektanto, Zakuto devis serĉi novan protektanton kaj translokiĝis en 1485[1] el Salamanko ĝis Gata, kie li venis al la servo de Juan de Zúñiga y Pimentel, lasta superulo de la Ordeno de Alkantaro, protektanto ankaŭ de Antonio de Nebrija. Li verkis tie inter aliaj, la verkon "Traktaĵo de la influoj de la ĉielo". Pro foresto de granda biblioteko, Zakuto devis verki parkere dum sia restado en Gata.[2]
Komence de la 19a jarcento la vilaĝo insurekciis kontraŭ la reĝimo napoleona.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.