Gasostokejo (ankaŭ nomata gasometro) estas rezervujo por stokado de brulemaj gasoj kiel koaksigeja gaso (lumgaso), tergaso, likva naftogaso kaj biogaso. La termino ampleksas surterajn gasujojn kiel ankaŭ profundajn kavernojn.
Klasika gasrezervujo[1] estas grandega kloŝo, kie en gasfabriko oni konservas la purigitan gason sub konstanta regula premo antaŭ la distribuado.
Laŭ Francisko Azorín gasometro estas Granda rezervujo por gaso. eliganta ĝin sub konstanta regula premo.[2] Li indikas etimologion el greka kaos + metron (ĥaoso, nebulo + mezuro); gaso, estas, vorto elpensita de Helmonto en 1644[3], kaj li aldonas terminojn Gaskomputilo; gasejo, gasisto; lumgaso[4].
Nuntempe la gasrezervujoj estas plejofte premujoj, kie la gaso estas stokata je premo de 10 ĝis 20 bar. Tiamaniere la ujo en difinita volumeno povas enteni multe pli da gaso.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 973
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
Literaturo
- Aug. Klönne: Der größte Gasbehälter der Welt, Wasserloser Gasbehälter, DRP., von 600000 m³ Nutzraum, bergschadensicher, für die Gelsenkirchener Bergwerks-Akt.-Ges.. Firmenschrift, Dortmund 1939.
- Aug. Klönne: Kolbengasbehälter von 50000 m³ Inhalt – D.R.P. – für die Dortmunder Aktiengesellschaft für Gasbeleuchtung Dortmund. Firmenschrift undatiert (nach 1930).
- Scheibengasbehälter M.A.N, Firmenprospekt, Dortmund 1958.
Vidu ankaŭ
- Gasometro Oberhausen
- Gongo - eksa gasujo, nun koncertejo