Fremdlaboristo en la Negevo, Israelo. Multaj migrantaj laboristoj en la mondo laboras en agrikulturo.

Eksterlanda, aŭ ellanda laboristo, estas laboristo kiu elektas forlasi sian hejmlandon por labori en alia lando, ofte pro malkontento pri la socia situacio kaj manko de decaj laborŝancoj.

En ĉiutage ordinara lingvaĵo laboristoj loĝantaj ekster siaj hejmlandoj ankaŭ povas esti nomitaj migrantaj laboristoj, eksterlandaj laboristoj aŭ simple enmigrintoj (male ke ili ne estas veraj-laŭleĝaj migrantoj). Tiuj laboristoj kutime ne intencis esti konstante en la lando aŭ regiono en kiu ili laboras - aliflanke, la celo estis labori por limigita periodo aŭ por sezono, sed povas okazi ke ili establi sin kaj restas en la lando. La termino eksterlanda laboristo devas esti distingita de la termino rifuĝinto, ĉar kondiĉoj kaj instigo por delokiĝo estas pro aliaj kialoj, vidu ankaŭ kialojn de migrado. Eksterlandaj laboristoj nur provizore loĝas en la lando en kiu ili laboras, kaj ofte resendas la plej grandan parton aŭ ĉiujn siajn gajnitajn salajrojn al sia familio en la hejmlando.

En la Internacia Konvencio por la Protekto de la Rajtoj de Ĉiuj Laboristoj kaj Membroj de Iliaj Familioj, migrantaj laboristoj estas difinitaj jene fare de Unuiĝintaj Nacioj: "La termino enmigrinta laboristo rilatas al persono kiu estas engaĝita aŭ estis dungita en salajra laboro en ŝtato de kiu li aŭ ŝi ne estas civitano » La Konvencio estis ratifita de Meksiko, Brazilo kaj Filipinoj (inter multaj aliaj nacioj kiuj estas konataj kiel provizantoj de laboristoj al eksterlande), sed ĝi ne estis ratifita de Usono, Germanio kaj Japanio inter pluraj landoj [1].

Historio

Migrantlaboristoj en Kalifornio, 1935.

La fenomeno de labormigrado ĉiam ekzistis sur loka skalo kaj laŭ ekonomiaj cikloj kiel parto de interna migrado, kiu ankoraŭ ekzistas Nuntempe. La fenomeno iĝis signifa je internacia skalo post la industria revolucio kaj kun la apero de transportteknologio kiu permesis rapidan, relative malmultekostan transiron inter landoj. Tiel, ekzemple, kun la apero de la vapormaŝino kaj la malaltiĝo de kotizoj por transatlantikaj vojaĝoj, agrikulturaj laboristoj el suda Eŭropo, precipe el Italio kaj Hispanio, foriris al sezona laboro daŭranta plurajn monatojn en Brazilo kaj Argentino.

Nuntempe, la plej multaj landoj en la Okcidento disponigas laŭleĝajn kaj provizorajn vizojn al limigita nombro da migrantaj laboristoj laŭ siaj bezonoj, por plenigi labormankon en dungadsektoroj kiuj ne estas allogaj por siaj lokaj civitanoj, ĉefe pro la malaltaj salajroj sed ankaŭ pro kultura malemo al certaj laboroj. Aldone al tio, grava procento de ĉiuj migrantaj laboristoj en la plej multaj okcidentaj urboj restas kaj laboras tie sen leĝaj vizoj. Malsamaj landoj prenas malsamajn alirojn al la dokumentitaj kaj sendokumentaj migrantaj laboristoj kiuj vivas en sia suverena spaco: De politiko - nur deklarita aŭ praktika - de deportado (ekzemple en Hispanio kaj Israelo), ĝis kunlaboro kun la migrantaj laboristoj, iliaj organizaĵoj kaj iliaj gvidantoj por plibonigi iliajn vivkondiĉojn kiel estas farita en Nederlando kaj Svedio.

Foje gastiga lando establas programon por inviti eksterlandajn laboristojn, kiel la Federacia Respubliko de Germanio de 1955 ĝis 1973, kie pli ol unu miliono da eksterlandaj laboristoj (germane Gastarbeiter, historia germana gasto-laborista programo) alvenis, plejparte el Italio, Hispanio kaj Turkio. Kelkaj fremdlaboristoj migras de eksaj kolonioj al eksa kolonia metropolo (ekzemple, Francio) [2]. Ĉena migrado povas funkcii en konstruado de gastlaboristaj komunumoj [3].

La termino post 1970

Usona Censo de 2000 montrante devenlando de la loĝnataro por ĉiu kantono.

Preter la 1970-aj jaroj, la vorto eksterlanda laboristo estis eluzis en multaj gastigantaj landoj. La termino iĝis misgvida kiam kreskanta proporcio de enmigrintoj kiuj venis al tiuj landoj pro familiaj kialoj, kaj la emfazo de la fremda staris kontraste al la celo de integriĝo en la lokan socion. La vorto laboristo ankaŭ donis malfeliĉan ligon inter haŭtkoloro kaj klasalligiteco, kiu ne estis reprezentanto de enmigrintoj kiuj venis al la lando.

Tutmonda nombro de eksterlandaj laboristoj

Manifestacio de eksterlandaj laboristoj en Romo en 2006, postulante plibonigi la traktadon fare de la registaro de ili

En raporto ellaborita de la Internacia Organizaĵo de Laboro publikigita en 2017, estas nuntempe pli ol 232 milionoj da internaciaj migrantoj tutmonde, kiuj estis ekster sia hejmlando dum almenaŭ 12 monatoj. Ĉirkaŭ duono de tiuj estas ekonomie aktivaj - tio estas dungitaj en unu aŭ alia formo, aŭ serĉantaj laboron, kaj proksimume 207 milionoj estas homoj en aĝo de laborado. 20% procentoj de la totala laborenmigrado en la mondo estas taksitaj origini de landoj en Nordameriko kaj Norda, Suda kaj Okcidenta Eŭropo. La proporcio de labormigrantoj estas plej alta en arabaj landoj (ĉefe la riĉaj landoj sude de la Persa Golfo), 35,6 procentoj, dum la ciferoj por Orienta Eŭropo kaj Sudorienta Azio estas signife pli malaltaj, sub 9 kaj 8 procentoj respektive.

Ekde la 1970-aj jaroj, novaj enmigradgrupoj konigis sin en Eŭropo, ambaŭ altkvalifikitaj laboristoj el industrilandoj, kontraŭleĝaj enmigrintoj el landoj en la tria mondo kaj rifuĝintoj kaj azilpetantoj el konfliktregionoj en kaj ekster Eŭropo.

Referencoj

  1. A/RES/45/158. International Convention on the Protection of the Rights of All Migrant Workers and Members of Their Families, la 15a de februaro 2018
  2. Taras, Raymond. (30 June 2012) Xenophobia and Islamophobia in Europe. Edinburgh: Edinburgh University Press. ISBN 9780748654895. “The demographics of a number of European states - France, Britain, Portugal, Spain, Belgium, inter alia - have been profoundly shaped by their colonial past, in particular when migration from the periphery to the postcolonial metropole accelerated.”.
  3. Schrover, Marlou. (20 November 2017) “Labour Migration”, Handbook Global History of Work, De Gruyter Reference. Oldenburg: Walter de Gruyter GmbH & Co KG. ISBN 9783110424584. “Especially in the later period of the guest worker migration regime [in North Western Europe], migrants came via chain migration structures. Employers delegated recruitment to the workers who had been in their employment for a while, whom they trusted and whom they expected to help the new immigrants.”.

Por plia legado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.