Gasĉapo (angle gas cap; germane Gaskappe) estas amasiĝo de libera gaso en la plej levita parto de la naftotavolo, super naftokuŝejo.

Gaso de gasĉapo laŭ siaj lokiĝo kaj deveno estas ligita al nafto. Enhavo de la pezaj hidrokarbonoj en gasĉapo grave superas tiun en la pure gasa kuŝejo kaj atingas sume 35-40%.

Por konservi la tavolenergion oni kutime elminigas gason de gasĉapo post elĉerpiĝo de nafto. Dum la naftoelminigado gasĉapo larĝiĝas, forpremiĝante nafton.

Gasĉapoj povas formiĝi ankaŭ dum la ekspluatado de la supra parto de naftotavolo danke al eliĝo de gaso, dissolvita en nafto, kun samtempa kaj signifa malaltiĝo de tavolpremo[1].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Газовая шапка // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 80. ISBN 5-85270-327-3.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.