Garnizono laŭ PIV estas

1. Militistaro gardanta fortikaĵon, urbon aŭ daŭre loĝanta en ĝi, kaj

2. la ejo, kie tiuj militistoj loĝas.

Etimologio

La vorto devenas de la franca substantivo garnison, kiu mem devenas de la verbo garnir, la esperanta verbo "garni". "Garni" (laŭ PIV) signifas almeti ion al objekto, por ĝin 1. ŝirmi kaj plifortigi ... aŭ 2. ĝin kompletigi, aŭ 3. ĝin dekori - eble plej konatas la tria el tiuj signifoj, sed ĉi tie interesas la unua.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.