Garjan | |
urbo | |
Oficiala nomo: arabe غريان | |
Ŝtato | Libio |
---|---|
Distrikto | Al Ĝabal Al Garbi |
Situo | |
- koordinatoj | 32° 10′ 11″ N 13° 01′ 0″ O / 32.16972 °N, 13.01667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 39 561 (2010) |
Horzono | UTC+2 |
Situo de Garjan en Libio
| |
Vikimedia Komunejo: Gharyan | |
Garjan (arabe غريان, latinliterigo laŭ DMG Ġaryān) estas urbo de 39 561 loĝantoj (stato de 2010) en la nordokcidento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Al Ĝabal Al Garbi, kaj ĝis la jaro 2007 estis la centro de propra, samnoma distrikto Garjan. La urbo situas proksimume 100 kilometrojn sude de la urbo Tripolo kaj de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la historia regionego Tripolio, kaj situas en la montaro Nafusa, loĝata plejparte fare de berberoj.
Kadre de la libia revolucio de 2011, la urbo komence ĉe la flanko de la ribelantoj, sed la 2-an de marto 2011 estis rekonkerita de la ŝtata armeo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.