Garganta del Villar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 5° 6′ U (mapo)40.448888888889-5.1041666666667Koordinatoj: 40° 27′ N, 5° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 462 m [+] | ||
Areo | 18,57 km² (1 857 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Garganta del Villar [+] | |||
Garganta del Villar [garGANta delbiLJAR] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Garganta del Villar estas komprenebla etimologie kiel Torentejo de la Vilaĝo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 52 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navacepedilla de Corneja, Villafranca de la Sierra, Cepeda la Mora, San Martín de la Vega del Alberche kaj Navadijos. La teritorion trafluas la rivero Alberche; parto estas medie protektita.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 13-a jarcento tempe de Alfonso la 10-a ĝi formis parton de la Senjorlando de Valdecorneja en Supra Alberĉe, kun ĉefurbo ĉe Piedrahíta. La zono en 1442 estis formita de Garganta, San Martín de la Vega kaj San Martín del Pimpollar. La impostado konsistis el ligno kaj bovoj. En 1467 okazis granda incendio kiu detruis grandan parton de la loĝloko. El la fino de la 15-a jarcento la lokaj ĉartransportistoj rajtis ekskludon de militservo, sed en la 17- jarcento tempe de Filipo la 4-a okazis plendoj kaj proceso ĉar oni intencis nuligi tiun rajton. La preĝejo estas de la 16-a jarcento. Tradicie la sistemo por brutobredado estis transmigra al Ekstremaduro. Ekde 1979 la urbestro estis ĉiam de dekstra partio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ĉefe bovoj, kaj ankaŭ ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).