Tipa pejzaĝo de Kamargeto.
Garda Kamargo
Geografia regiono
malsekejo Natura regiono de Francio [+]

LandoFrancio
- koordinatoj43° 34′ 0″ N,  17′ 0″ O (mapo)43.5666666666674.2833333333333Koordinatoj: 43° 34′ 0″ N,  17′ 0″ O (mapo)


Garda Kamargo (Gard)
Garda Kamargo (Gard)
DEC
Garda Kamargo
Garda Kamargo
Lokigo de Gard en Francio

Map
Garda Kamargo

Garda KamargoKamargeto (france Petite Camargue) estas parto de Kamargo situanta okcidente de Petit Rhône en departemento Gard.

Situo

Kamargeto situas en departemento Gard inter rivero "Petit Rhône" (Eta Rodano) oriente kaj Lunel okcidente, poste inter altebenaĵo de Costières norde kaj Grau-du-Roi sude. Unu el la ĉefaj urboj de Kamargeto estas Vauvert (10 600 loĝantoj), komunumo, kiu kovras pli ol duono de ĝia teritorio (ĝis Sylvéréal).

Historio

Kamargeto kovras, okcidente de la nuna delto, areon antaŭe okupitan de malaperintaj brakoj de riverego Rodano, kiuj akvumis la langvedokan marbordon, inter Beaucaire kaj Mediteraneo[1]. Restas kelkaj spuroj de tiu epoko, el kiuj la lagoj de Scamandre, de Charnier kaj de Or. Nuntempe, Eta Rodano iom post iom grundiĝanta povas esti konsiderata kiel postrestaĵo de tiuj historiaj brakoj, almenaŭ en ĝis supera parto, de Arles al Saint-Gilles.

Kamargeto estas nuntempe protektita areo. Ĝi estas celo de operacio Granda Loko, regata de organizaĵo pri protekto kaj regado de garda Kamargo.

Komunumoj de garda Kamargo

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. FFCC Franca federacio pri kamarga biciklado. Geografiaj limoj de Kamargeto. Arkivita el la originalo je 2010-12-16. Alirita la 1-an de marto 2008.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.