Ganga akridotero, ĉe Gango ĉe Biharo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres ginginianus (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ganga akridotero aŭ Ganga minao (Acridotheres ginginianus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi loĝas en Suda Azio kun teritorioj el Sindo, Pakistano al Bangladeŝo.
Aspekto
Ĝi estas simila laŭ koloro kaj kunhavas teritorion kun la Komuna minao, sed ĝi estas iom pli malgranda kaj griza, dum la Komuna minao estas multe pli bruna. Malkiel la Helventra minao aŭ aliaj membroj de la genro de Akridoteroj, kaj la Komuna minao kaj la Ganga minao montras flavecajn ĉirkaŭokulajn haŭtomakulojn, sed tiuj de la Ganga minao estas pli oranĝecaj kun hirtecaj plumoj ĉirkaŭe. Same ambaŭ proksime parencaj specioj ne montras (aŭ apenaŭ) la elstaremajn krestojn de la aliaj akridoteroj. Aliaj distingiloj estas ke la nigra krono havas klaran limon ĉe la Ganga minao dum temas pri gradado ĉe la Komuna minao. Krome la flugilmakuloj kaj pintoj de vostoplumoj estas rozkolorecaj anstataŭ blankecaj[1].
Ĝenerale temas pri grizeca birdo pli nigra en kapo, flugiloj (kun brilverdecaj nuancoj) kaj vosto kun blankeca fajna bordeto. En la nigra kapo elstaras la ruĝoranĝa haŭtaĵo kaj ĉirkaŭ la bruna okulo iom da nigreca ĉirkaŭokulo.
Ambaŭ seksoj estas similaj; junuloj estas pli palaj kaj brunaj.[2].
Distribuado
La Ganga akridotero troviĝas en plej granda parto de duoninsula Suda Azio, el Sindo, Pakistano okcidenten al Bangladeŝo orienten, ĝenerale inter latitudoj de ĉirkaŭ 19o (Mumbajo); al 28o (Ganga valo). La Ganga akridotero forestas el plej sekaj regionoj de Raĝastano. Ĝi havas makulecan distribuadon sed ĝi estas komune vidata en plej grandaj rivervaloj. Ĉefe loĝantaj birdoj, la Ganga akridotero montras regulajn sezonajn lokajn movojn en kelkaj areoj. Individuaj perditaj vagantoj estis dokumentataj tiom malproksime kiom ĝis Kandaharo, Afganio, kaj Ĉenajo, Barato[1]
Habitato
La Ganga akridotero troviĝas inter rokoj, en malferma kamparo kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj, ofte ĉe tevendejoj kaj merkatoj ktp. Ili oftumas ĉe trajnstacioj. Komune troviĝanta ĉe riverbordaj habitatoj.
Kutimaro
La Gangaj akridoteroj estas gregemaj, kaj povas troviĝi en aroj eĉ dum la reprodukta sezono. Tiuj birdoj estas kutime tre fidemaj kaj netimidaj. Ofte vidataj en trajnstacioj inter platformoj kaj eĉ inter la piedoj kaj valizoj de pasaĝeroj, plukantaj manĝerojn; ili estas vidataj en merkatoj kiel ĉe Malnova Delhio, ŝtelsaltetantaj al ĉaroj de vendistoj por rabi rubaĵojn.
La Gangaj akridoteroj ankaŭ traserĉas publikajn rubejojn por rubaĵojn kaj manĝerojn kaj foje atendas sur gregoj por serĉi iksodojn aŭ insektojn.
La voĉo estas iom pli milda ol tiu de la Komuna minao.[3]
Manĝo
La Gangaj akridoteroj manĝas fruktojn, grenojn kaj insektojn. Ili povs esti tre detruaj ĉe rikoltoj de sorgo. Aliflanke en Bihar estis konstatitaj stomakoj plenplenaj el, inter aliaj, larvoj de la tineo Ophiusa melicerte, kiu estas tre damaĝa ĉe ricino.
Nestumado
La Gangaj akridoteroj havas nestosezonon el aprilo al aŭgusto, kaj plej parto de birdoj nestumas el majo al junio.
La nesto estas liteto el herbo kaj rubaĵoj, enmetita en larĝa kamero fine de horizontala tertunelo. Tiuj tuneloj povas esti elfosataj en deklivaj terbordoj de riveroj, flankoj de neuzataj brikofarejoj, terputoj aŭ eĉ en konstruaĵoj. La nestoj povas inkludi erojn de serpentohaŭto.
La Gangaj akridoteroj ofte reproduktiĝas en kolonioj kun la Komuna minao. Oni konstatis grupojn de 50 aŭ eĉ plie da paroj en ununura kolonio.
La Ganga akridotero demetas 3 al 5 ovojn en unu ovodemetado. Tiuj ovoj estas brilpalbluaj.
Bildaro
Bildoj de Gangaj akridoteroj en Hodal, Faridabado, Distrikto de Harjano, Barato.
Referencoj
- 1 2 Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols. Oxford University Press. Bird number 1008, vol. 5, p.181-183. La informo el Ĉenajo povas esti de skapinta kaĝobirdo.
- ↑ Grewal, Bikram; Bill Harvey and Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions.
- ↑ Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.
|