Gallocanta | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 123 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 1° 30′ U (mapo)40.995-1.5069444444444Koordinatoj: 41° 0′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 380 m [+] | ||
Areo | 29,705795 km² ( 297 0.5 795 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gallocanta [+] | |||
Gallocanta [galjoKANta] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Gallocanta laŭvorte signifas "kantas virkoko", sed alude al abundo de grandaj birdoj kiel gruoj (rilate ĉefe al la Lageto). Tamen la popola etimologio rezultas, ke en la municipa blazono aperas virkoko.
Geografio
Gallocanta estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Berrueco oriente kaj tiu de Used okcidente, krom Santed norde kaj Las Cuerlas sude. Ĝi estas sur la norda bordo de la Lageto Gallocanta.
La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente. Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj. En Gallocanta mem estas interpretejo kaj rigardejo al la lageto ĉefe pro la birdabundo.
La loĝloko Gallocanta mem estas je 107 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, proksime de la limo kun la provinco Teruelo, je 1 011 msm. Ĝi estas tute inter Berrueco sudoriente kaj Santed norde.
Historio
Plej fruaj restaĵoj estis de Bronzepoko kaj de keltiberoj. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Iam estis kastelo, sed ĝiaj materialoj estis reuzitaj kaj nun videblas neniu restaĵo. Estis ankaŭ muelejo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Gallocanta kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 70 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- 1 2 Reserva Natural Dirigida de la Laguna de Gallocanta, Gobierno de Aragón.