Komuna galinago (Gallinago gallinago) | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Galinago estas iu ajn de preskaŭ 20 tre similaj specioj de vadbirdoj karakterizataj de tre longa fajnega beko kaj kamufla plumaro. Ili apartenas ĉu al la etaj genroj Coenocorypha kaj Lymnocryptes, ĉu al la ĉirkaŭ 15 tipaj galinagoj de la genro Gallinago. Tiuj lastaj estas la plej proksimaj parencoj de la skolopoj, kvankam la etaj genroj supozigas malmultajn diferencojn rilate la grupigo de galinagoj plus skolopoj (Thomas et al., 2004).
Ili serĉas senvertebrulojn en la koto per agado simila al tiu de "kudromaŝino" de siaj longaj bekoj.
Plej granda parto havas diferencigajn flugomontradojn plej ofte montrataj je mateniĝo aŭ je noktiĝo.
Kelkaj specioj de galinago estis ĉasitaj pro manĝado aŭ sporto ekde la frua epoko de la invento de pafiloj. Ili estas malfacilaj ĉasceloj ĉar ili konfuzigas eĉ lertajn ĉasistojn per siaj vagulaj flugmanieroj, neatenditaj ekflugoj, natura kamuflado kaj la malfacila teritorio kie ili kutime loĝas.
La eskapema naturo de galinagoj estas tre konata de ĉasistoj. Dum tagoj de popolaj ĉasmerkatoj, la plej lertaj ĉasistoj kunportas multajn ekzemplerojn de tiu specio kiel montro de orgojlo pro la malfacilo pafi tiun mirindan birdeton. La angla vorto por ĉasisto de galinagoj, nome "Sniper", devenigis la nomon por pafisto el malfacila pafejo aŭ kaŝpafisto, nome snajpero, iome uzata ankaŭ esperante kiel neologismo.
La vorto Galinago taŭgas, kiel supre dirite, por la tuta genro Gallinago kaj, kiel sube dirote, por similaj genroj nome Coenocorypha kaj Lymnocryptes, sed ankaŭ estas uzata kaj uzebla por la plej konata kaj disvastigata specio de la genro, nome Komuna galinago, Gallinago gallinago.
Genroj kaj specioj estas:
- Coenocorypha
- Galinago de Chatham, Coenocorypha pusilla
- Novzelanda galinago aŭ Subantarkta galinago, Coenocorypha aucklandica
- Galinago de insulo Campbell, Coenocorypha sp.
- Lymnocryptes
- Malgranda galinago, Lymnocryptes minimus
- Gallinago
- Solula galinago, Gallinago solitaria
- Lathama galinago, Gallinago hardwickii
- Arbara galinago, Gallinago nemoricola
- Nadlovosta galinago, Gallinago stenura
- [[]], Gallinago megala
- Afrika galinago, Gallinago nigripennis
- Madagaskara galinago, Gallinago macrodactyla
- Granda galinago, Gallinago media
- Komuna galinago, Gallinago gallinago
- Vilsona galinago, Gallinago (gallinago) delicata
- Sudamerika galinago, Gallinago paraguaiae
- Nobela galinago, Gallinago nobilis
- Giganta galinago, Gallinago undulata
- Fuegia galinago, Gallinago stricklandii
- Anda galinago, Gallinago jamesoni
- Imperia galinago, Gallinago imperialis
Fosiliaj ostoj de iu nepriskribita specio de Gallinago tre simila al tiu de la Granda galinago, Gallinago media estis malkaŝitaj en ejoj de malfrua Mioceno aŭ frua Plioceno (ĉirkaŭ 5 mejlojn) de Minejo Lee Creek, Usono.
Referencoj
- Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004): A supertree approach to shorebird phylogeny. BMC Evol. Biol. 4: 28. COI:10.1186/1471-2148-4-28 PDF fulltext Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Kroma Materialo
- Austin, Thomas. Two Fifteenth-Century Cookery-Books. Harleian MS. 279 & Harl. MS. 4016, with extracts from Ashmole MS. 1429, Laud MS. 553, & Douce MS 55. London: for The Early English Text Society by N. Trübner & Co., 1888
Eksteraj ligiloj
- filmoj de Galinagoj ĉe Interreta Birdo Kolekto