![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Floroj de Galium aparine | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Galio (Galium) estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj de la familio Rubiacoj, kiu ekzistas en moderklimataj zonoj kaj de Norda kaj de Suda Hemisferoj. Estas ĉirkaŭ 600 specioj de Galioj,[1] kaj oni ĉirkaŭkalkulas el 629[2] al 650[3] en 2013.
Asperula estas tre rilata genro; kelkaj specioj de Galio (kiel ekzemple G. odoratum) foje estis metita tien.
Priskribo
Tiuj specioj estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj.
Kelkaj specioj
- Alkroĉa galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
- Galium verum estas tipa specio.
- Galium boreale.
- Galium mollugo.
- Odora galio (Galium odoratum).
- Nana galio (Galium pumilum)
Vidu ankaŭ
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.