Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Gallinula comeri (Allen, 1892) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Galinolo de insulo Gough, (Gallinula comeri) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.
Aspekto
Ĝi estas tre simila al la Verdkrura galinolo aŭ Komuna galinolo, (Gallinula chloropus), sed tiu estas preskaŭ senfluga birdo, pli malgranda, kompakta kaj kun pli mallongaj flugiloj. Ĝi havas diferencigan ruĝecan bekon kun flava pinto.
Disvastiĝo
Tiu birdo troviĝas nur en du apartegaj insuloj de Suda Atlantiko, nome insuloj Gough, alinome insulo Diego Álvarez, kie estas endemismo kaj de kie devenas kaj en Tristran da Cunha kien ĝi estis enmetita en 1956.
En insulo Gough ŝajne la futureco de la specio estas sekura ĉar la insulo estas natura rezervejo kaj Monda Heredaĵo. Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento oni kalkulis 2500 reproduktantajn parojn tie. Insulo Island estas konsiderata la malplej ĝenata mezvarma insula ekosistemo en la Suda Atlantiko kaj loĝigas la plej gravajn birdajn koloniojn en la mondo kun 54 birdaj specioj, 22 reproduktantaj specioj kaj kvar endanĝerigitaj specioj. Tamen, en Tristan da Cunha ĝi ne estas konsiderata denaska specio kaj pro tio ne estas protektita.
Eksteraj ligiloj
- ARKive - images and movies of the Gough Island Moorhen (Gallinula comeri) Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- "Description of a new gallinule, from Gough Island" Arkivigite je 2007-07-06 per la retarkivo Wayback Machine - J.A. Allen, Bulletin of the American Museum of Natural History, Vol.4, Art.6, 1892. p. 57-58