Comunidad Autónoma de Galicia Comunidade Autónoma de Galicia Aŭtonoma Komunumo Galegio | |||
hispane Galicia, galege Galicia | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
Oficiala nomo: 'Comunidad Autónoma de Galicia Comunidade Autónoma de Galicia' | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Galegio | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj urboj | 4
| ||
Situo | Santiago-de-Kompostelo | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Santiago-de-Kompostelo | ||
- koordinatoj | 42° 53′ 00″ N 08° 32′ 00″ U / 42.88333 °N, 8.53333 °U (mapo) | ||
Areo | 29 574 km² (2 957 400 ha) | ||
Loĝantaro | 2 765 940 (2013) | ||
Denseco | 93,53 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 28-a de aprilo 1981 | ||
Ĉefulo | Alfonso Rueda (ekde 12-a de majo 2022) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-GA | ||
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
| |||
Situo de Galegio kadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Galicia | |||
Retpaĝo: Registaro de Galegio | |||
Galegio aŭ Galegujo (hispane Galicia [galiθja], galege Galiza aŭ Galicia) estas regiono de Hispanio.
La regiono havas proksimume 2.800.000 loĝantojn, kaj situas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.
Ĝi konsistas el la provincoj Korunjo, Lugo, Oŭrenso (galege Ourense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago-de-Kompostelo en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.
La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco aŭ dialekto de la portugala, sed ĉiuj scipovas ankaŭ la kunoficialan hispanan.
La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio.
La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkaptado kaj akvokulturo.
Historio
En la Mezepoko ekzistis Reĝlando Galegio, kies teritorion oni re-aligis al la Reĝlando Leono, kiu en 1230, dum la regado de Ferdinando la 3-a de Kastilio, estis definitive aligita kun la Regno Kastilio, en la Reĝlandon Kastilion.
Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Bonaeron "la kvina galega provinco", kaj laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallegos") kaj Kubo (Fidel Castro estis galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu Chao estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.
Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejoj por amerikaj drogoj en Eŭropo.
Geografio
En Galegio estas du medioj nome la ĉemara kaj la montara. En la okcidenta marbordo estas specifa reliefo kiu estas unika en la tuta Iberio nome tre malrekta marbordo kun multaj enirejoj kaj neraktaj bordoj, insuletoj ktp., kiu finas (aŭ komencas laŭ vidpunkto) en elfluejo de rivero; tiuj golfetoj faritaj el riverelfluejo nomiĝas rio (en galega aŭ hispana "ria").
Tradicioj
Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj fantomaj aperoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio troviĝas Finistero (Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.
Famaj galegoj
- Camilo José Cela, Nobelpremiito pri literaturo.
- Francisco Franco, hispana regnestro.
- Pablo Iglesias, fondinto de la hispana Socialista Partio
- Alfonso Rodríguez Castelao, desegnisto, verkisto kaj politikisto
- Rosalía de Castro, poetino kaj novelistino en la lingvoj galega kaj kastilia.
- Emilia Pardo Bazán, hispana romanisto, gazetisto kaj eseisto.
- Manuel Fraga Iribarne, politikisto.
- José Calvo Sotelo, politikisto kaj juristo.
- Carlos Núñez, muzikisto.
- Antonio Palacios, arkitekto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.xunta.es
- http://www.xunta.es/xeral/cifras/galego/gestatuto.htm Arkivigite je 2005-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.bng-galiza.org Arkivigite je 1999-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.vieiros.com
|
|