Galeazzo la 2-a Visconti
Senjoro de Pavio
Persona informo
Galeazzo II Visconti
Naskiĝo 1320
en Milano
Morto 4-a de aŭgusto 1378
en Pavio,  Italio
Tombo San Pietro in Ciel d'Oro vd
Alma mater Universitato de Pavio
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Stefano Visconti vd
Patrino Valentina Doria vd
Gefratoj Bernabò Visconti Mateo la 2-a Visconti vd
Edz(in)o Bianca of Savoy vd
Infanoj Gian Galeazzo Visconti Violante Visconti Beatrice Visconti vd
Profesio
Okupo politikisto mecenato rentier aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Galeazzo la 2-a VISCONTI (naskiĝis en 1320 - mortis en Pavio, en la 4-a de aŭgusto 1378) estis Senjoro de Como, Novara, Vercelli, Asti, Alba, Tortona, Alessandria kaj Vigevano, kaj kun-Senjoro de Milano helpate de Mateo la 2-a Visconti (1319-1355)[1] kaj Bernabò Visconti (1323-1385)[2]. Li estis filo de Stefano Visconti (1287-1327)[3] kaj Valentina Doria.

Biografio

En 1343, li faris pilgrimadon al Jerusalemo. Post du jaroj, li estis forpelita de sia onklo Luchino (1292-1349)[4], revenante protektita de la ĉefepiskopo Giovanni Visconti (1290–1354)[5], kiu faris lin guberniestro de Bolonjo.

En 1350, li edziĝis al Bianka de Savojo (1335-1387)[6], filino de Ajmone de Savojo (1291–1343)[7], kromnomita la Pacemulo. Post ses jaroj, li kunbatalis flanke de sia frato Bernabò, kontraŭ la dinastioj Este kaj Gonzaga, kie Pandolfo la 2-a Malatesta (1325-1373)[8] estis la komandanto de liaj trupoj. Venkinte en la Batalo de Casorate, li sukcesis pligrandigi siajn teritoriojn. Antaŭ la morto de sia frato, Mateo la 2-a, Galeazzo ricevis la okcidentan parton de Lombardio, dum Bernabò ricevis la orientan.

Li estis rimarkinda kaj belaspekta, patrono de Petrarko, talentoplena diplomato kaj kunfondinto de la Universitato de Pavio. Li edzigis sian filinon Violante Visconti (1354-1386) al Lionelo, Duko de Klarenco (1338-1368)[9], filo de Eduardo la 3-a, doninte doton de 200 mil florenoj; kaj sian filon Gian Galeazzo al Izabela de Valois (1348-1372)[10], filino de Johano la 2-a, reĝo de Francio.

Galeazzo alfrontis plurajn ribelojn dum sia regneco. En 1362, lia sano plimalboniĝis kaj li translokiĝis al la kortego de Pavio, kiun li estis konkerinta antaŭ du jaroj, kaj kie li mortis, en 1378.

Li misfamiĝis dank'al starigo de la "quaresima", ia malaminda torturoformo, imitante la eklezian terminologion, kiu antaŭis la surradian ekzekuton al la priŝtataj deliktuloj, kiu daŭris kvardek tagojn, alternante tagon kun plej akraj turmentoj kun alia de ripozo. Preskaŭ ĉiam la kondamnito mortis antaŭ ol esti portata sur la radojn.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.