Gajim estas libera jabber-tujmesaĝilo, kiu uzas la bibliotekon GTK+ kaj estas skribita per Python. Gi funkcias ĉe mastrumaj sistemoj Linukso, BSD kaj Vindozo. La nomo "Gajim" estas rekursa akronimo de la angla "Gajim is a jabber instant messenger" (Gajim estas jabber-tujmesaĝilo).
Celo
La celo de Gajim estas provizi plenfunkcian kaj facile uzeblan jabber-klienton. Gajim funkcias bone ĉe GNOME, sed ne postulas ĝin por funkcii. Ĝi estas eldonita laŭ la GNU Publika Licenco.
Trajtoj
(Por nuntempa labora versio)
- Langeta interparola fenestro
- Babileja subteno (per protokolo MUC)
- Mienoj, kaŝbildoj, dosiertransmeto, babilejaj legosignoj
- Subteno de metakontaktoj (unuigo de identigiloj)
- Taskopleta bildeto
- Lierumilo
- Vasta babilhistoria funkcieco
- Subteno de TLS kaj GPG (kun subteno de SSL heredaĵo)
- Subteno por transportila registrado
- Serĉo de servoj inkluzive nodojn
- Vikipedia, vortara kaj serĉila informmendoj
- Subteno de multaj kontoj
- DBus kapablo
- XML-konzolo
- Lokreta senservila komunikado
- Tradukita al Esperanto
Eksteraj ligiloj
La labora deponejo svn://svn.gajim.org/gajim/trunk
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.