Gagauza lingvo estas lingvo de Gagauzoj, kiun parolas ĉirkaŭ 150 000 homoj. Ĝi similas al la turka, la turkmena, kaj la azerbajĝana. Iuj tjurkologoj opinias, ke la gagauza lingvo devenas de la peĉenega.
Gagauzaj alfabetoj
Antaŭ la komenco de la 20-a jarcento ne ekzistis aparta alfabeto por la gagauza lingvo. Maloftaj tekstoj en la gagauza, plejparte religiaj, skribatis per grekaj literoj. En la malfrua 19-a jarcento la lingvisto V.A. Moŝkov eldonis kolekton de gagauzlingvaj tekstoj en t.n. "Tjurkologia Alfabeto de Akademio de Sciencoj". Ĝi estis varianto de la cirila kaj konsistis el la jenaj literoj: а, б, в, г, д, е, ж, з, j, i, к, л, м, н, о, п, р, с, т, у, ф, х, ц, ч, ш, ы, џ, ӡ, l, h, ā, ē, ī, ō, ӯ, ы̄, ö, ȫ, ÿ, ä, ǟ. Molaj sonoj estis markataj per unu punkto apud la litero.
En la periodo ekde 1909 ĝis 1912 la instruisto M. Ĉakir tradukis iom da religiaj libroj en la gagauzan. Li uzis alfabeton tre similan al la rusa. En ĝi ne ekzistis la litero щ, kaj estis aldonaj digrafoj дж, i, аа, ее, оо, ии, ыы, юю. En la jaroj 1932—1938 Ĉakir eldonis aliajn du librojn en la gagauza, sed por ili li uzis latinan alfabeton similan al la rumana. Ĝi konsistis el la literoj a, â, ă, b, c, d, e, f, g, h, i, î, j, l, m, n, o, p, r, s, ş, t, ţ, u, v, ƶ, kaj havis ankaŭ di-, tri- kaj eĉ tetragrafojn: aa, ââ, ee, ea, eaea, ii, ia, îa, ăă, io, ioio, iu, iuiu, oo, uu, ce, cea, ci, cia, cio, ciu, dj.
En la jaro 1957 la Prezidentaro de la Supera Soveto de Moldava SSR oficialigis gagauzan alfabeton sur cirila bazo. Ĝi enhavis ĉiujn literojn de rusa alfabeto kaj la digrafojn аь, оь, уь. Poste la digrafoj estis anstataŭigitaj per la literoj ä, ö, ÿ por pli oportuna skribado. En la 1970-j oni aldonis ankaŭ la literon ӂ por speciala sono. Do, la gagauza alfabeto aspektis jene:
А а | Ӓ ӓ | Б б | В в | Г г | Д д | Е е | Ё ё |
Ж ж | Ӂ ӂ | З з | И и | Й й | К к | Л л | М м |
Н н | О о | Ӧ ӧ | П п | Р р | С с | Т т | У у |
Ӱ ӱ | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ |
Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Tiu alfabeto ekzistis ĝis la 1990-j. Ĝi estis instruata en lernejoj kaj ĉiuj tiamaj libroj, gazetoj kaj dokumentoj eldonatis en ĝi.
En la 1990-j sciencistoj de la sendependa Moldavio kreis novan latin-bazitan alfabeton por la gagauza lingvo. Ĝi plejparte baziĝis sur la turka kun la aldonaj literoj Ä kaj Ţ por specialaj sonoj. Ĝi aspektas jene:
A a | Ä ä | B b | C c | Ç ç | D d | E e | Ê ê |
F f | G g | Ğ ğ | H h | I ı | İ i | J j | K k |
L l | M m | N n | O o | Ö ö | P p | R r | S s |
Ş ş | T t | Ţ ţ | U u | Ü ü | V v | Y y | Z z |
Fontoj
- Гайраджи Г.А, Тукан Б.П., Колца Е.К., Покровская Л.А., Гагаузско-русско-молдавский словарь, Москва, Советская Энциклопедия, 1973
- Мошков В. А., Гагаузские тексты, Известия Общества археологии, истории и этнографии, Казань, 1895—1896, XIII, вып. II
- Правила орфографии гагаузского языка, Кишинёв, 1958
- Chachir M., Dicționar gagauzo (tiurco)–român, Chişinău, 1938
Vidu ankaŭ
- Gagauza popola kanto
- «Ana sözü», gagauzlingva gazeto.
- Projekto por gagauzlingva vikio en Vikimedia Kovilo