Gaeloj | |
---|---|
etno | |
skotoj | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
katolikismo | |
La gaeloj (irlande Gaeil IFA:[ɡeːl], skotgaele Gàidheil IFA:[ˈkɛː.el], mankse Gaeil IFA:[ge:l], angle Gaels IFA:[ɡeɪlz]) estas etno indiĝena en Irlando, Skotlando, kaj Manksinsulo, asociita al la gaela lingvaro.
Historio
Origino de la gaeloj
Gaelaj kulturo kaj lingvo devenis de Irlando. La gaeloj komercis kun Romio, kaj fojfoje atakis Romian Anglion.
Mezepokaj gaeloj
Dum la mezepoko, gaela kulturo disvastiĝis en Skotlandon kaj Manksinsulon, kaj en partojn de Kimrio. Tiama gaela Irlando konsistis el pluraj regnoj, dum gaela Skotlando unuiĝis en unu regnon en la 9-a jarcento.
En la 12-a jarcento, normanoj konkeris partojn de Irlando kaj Skotlando. Tamen, gaela kulturo restis en Irlando kaj en la montaroj de Skotlando.
Persekuto de la angloj kontraŭ la gaeloj
En la 17-a jarcento, la lastajn gaelajn regnojn konkeris Jakobo la 1-a de Anglio kaj la 6-a de Skotlando. Jakobo provis forviŝi gaelan kulturon, kaj en Skotlando kaj en Irlando, kaj anstataŭgi gaelojn per anglajn Protestantojn.
Hodiaŭ, gaelaj lingvo kaj kulturo nur troviĝas en partoj de Irlando kaj en kelkaj insuloj de Skotlando. La idaro de la gaeloj, nun plejparte anglalingva, hodiaŭ troviĝas en Britio, Irlando, Ameriko, Aŭstralio, kaj Oceanio.
Lingvo
La gaeloj parolis lingvojn de la gaela lingvaro, kiu estas parto de la kelta lingvaro. La ĉefaj lingvoj de la gaeloj estas irlanda lingvo, skotgaela lingvo, kaj manksa lingvo.
Kulturo
Tradicie, gaeloj organizis sin en klanoj, ĉiu el kiuj havis siajn teritorion kaj estron.
Gaeloj disvolvis unikajn tradiciojn de muziko, danco, literaturo, kostumo, kaj sporto.
- Gaela kostumo de Irlando, ĉ. 1575
- Kostumo de skotaj montaranoj, 1845
Religio
Origine, gaeloj kredis je tradicia kelta religio, kun indiĝena diaro kaj ceremonio por praavoj kaj kun rita kalendaro de kvar ĉeffestoj (Samhain, Imbolg, Bealtaine, Lúnasa) por la kvar sezonoj. En la 5-a jarcento, kristanaj misiistoj atingis Irlandon. Indiĝena formo de kristanismo, nomata gaela kristanismo, estiĝis, kiu konservis kelkajn keltajn festojn kaj kutimojn. Tamen, la centralizita katolika eklezio eksubpremis la indiĝenan formon de kristanismo en la 12-a jarcento, celante anstataŭigi ĝin per kontinentaj ritoj.
Referencoj
- Van Eerde, John A. (1977). “La Gaela en Skotlando / Gaelic in Scotland”, Language Problems and Language Planning (eo) 1 (1), p. 32–40. doi:10.1075/lplp.1.1.04eer.
Eksteraj ligiloj
- Foras na Gaeilge (irlande). (Irlanda organizaĵo pri Irlanda lingvo)
- Bòrd na Gàidhlig (skotgaele). (Skotlanda organizaĵo pri gaela lingvo)