Gadmeso[1] aŭ dildo[2] estas artefarita, longa kaj glata objekto, plej ofte en la formo de homa peniso. Ĝi povas esti uzata kiel erotika helpilo metante ĝin en la vaginon aŭ anuson kaj movante ĝin internen kaj eksteren. Ĝi ofte estas farita el vitro, plasto, latekso aŭ ligno.
Historio
Gadmesoj estas uzataj jam dumlonge. Ekzistas pruvo, ke ili jam estas uzataj dum pli ol 2000 jaroj. Teamo de germanaj sciencistoj de la Universitato de Tubingeno en 2005 malkovris fragmentojn de ŝtona faluso, kiu verŝajne aĝas 28 000 jarojn.
Referencoj
- ↑ Reta Vortaro: gadmeso en reta-vortaro.de, NPIV , Tabuaj Vortoj en Esperanto (Hektor Alos, Kiril Velkov) Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Reta Vortaro: dildo en reta-vortaro.de
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.