Gabriel von Max | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1840 en Prago |
Morto | 24-an de novembro 1915 (75-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Alter Südfriedhof |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno • Academy of Fine Arts, Prague • Akademio de Belartoj de Vieno |
Familio | |
Patro | Josef Max |
Patrino | Anna Max |
Frat(in)o | Heinrich Max |
Infanoj | Colombo Max • Corneille Max |
Okupo | |
Okupo | pentristo • pedagogo • universitata instruisto • instruisto |
Verkoj | Monkey before skeletton The Raising of Jairus' Daughter |
Gabriel Cornelius Ritter von MAX (23a de Aŭgusto 1840 – 24a de Novembro 1915) estis aŭstria pentristo naskiĝinta en Prago.
Inter liaj studoj estis parapsikologio (somnambulismo, hipnoto, spiritismo), darvinismo, azia filozofio, la idearo de Schopenhauer, kaj variaj mistikaj tradicioj. Li studis pentrarton en Prago, Vieno, Munkeno, kaj sekvis la tendencon de la malhelkolora skolo de Carl Theodor von Piloty ĝis la 1870-aj jaroj. Poste li ŝanĝiĝis al pli helaj koloroj. Li estis membro de la Teozofia societo. Gabriel Max ĉirkaŭis sin de familio de simioj, kiujn li pentris ofte, foje portretante ilin kiel homoj. Max, kun siaj kolegoj, ofte uzis fotojn por apliki ilin al pentraĵoj. La granda nombro de fotoj de simioj en lia arkivo atestas pri ties uzado kiel rekta traduko al siaj pentraĵoj.
Gabriel von Max estis grava artisto kiu eliris el la Piloty Skolo, ĉar li abandonis la temojn de la Grunderzeitliche (ĝenrismo kaj historio), por disvolvigi alegori-mistikan pentrartan stilon, kiu iĝis tipa de la Secesia Pentrarto.
Galerio
- Gabriel von Max: Äffchen mit Zitrone; Sauere Erfahrungen, The Jack Daulton Collection, Los Altos Hills, California
- Tannhäuser (c. 1878), Nacia Muzeo, Varsovio
- Lumo
- Lady Macbeth
- Blonde Frau mit Seidenschleier - Blondulino kun vualo.
- Juna virino kun floroj en sia hararo
- La leganta simio
- Simio antaŭ skeleto
- Dormenǃ
- La ekstaza virgulino Katharina Emmerich
- Plezurhoro anagoria