Gabriel Fauré
Persona informo
Gabriel Urbain Fauré
Naskonomo Gabriel Urbain Fauré
Naskiĝo 12-an de majo 1845 (1845-05-12)
en Pamiers
Morto 4-an de novembro 1924 (1924-11-04) (79-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Niedermeyer school in Paris vd
Subskribo Gabriel Fauré
Memorigilo Gabriel Fauré
Familio
Patro Toussaint Fauré vd
Edz(in)o Marie Fauré vd
Amkunulo Emma Bardac Marguerite Hasselmans vd
Infanoj Emmanuel Fauré-Frémiet Philippe Fauré-Frémiet vd
Parencoj Emmanuel Frémiet vd
Profesio
Okupo universitata instruisto komponisto orgenisto muzikologo muzikinstruisto instruisto pianisto kapelmajstro vd
Aktiva dum 1861–1924 vd
Verkado
Verkoj Requiem 
Élégie 
Piano Quintet No. 2 vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Gabriel Urbain Fauré (naskiĝis la 12-an de majo 1845 en Pamiers (Ariège), mortis la 4-an de novembro 1924 en Parizo) estis franca komponisto.

Portrait von Gabriel Fauré, pentrita per oleo fare de John Singer Sargent, ĉ. 1889 (Muzeo de Muziko, Parizo)

Vivo

Fauré ricevis muzikedukadon ĉe la Pariza lernejo pri eklezimuziko de Louis Niedermeyer. Ekde 1861 Camille Saint-Saëns fariĝis lia instruisto. Gabriel Fauré estis en 1871 fondomembro de la Société Nationale de Musique (Nacia Asocio de Muziko).

Post kelkaj jaroj kiel orgenisto en la provinco li ekaktivis en Parizo. Tie li ricevis en 1874 la orgenistopostenon ĉe la preĝejo La Madeleine. Ĉe Konservatorio de Parizo li laboris ekde 1896 kiel profesoro pri kompozicio kiel posteulo de Jules Massenet, ekde 1901 li instruis ĉe Lernejo Niedermeyer. Ekde 1905 li estis direktoro de la Konservatorio. Pro sia agado li ricevis en 1920 la grandkrucon de la Honora Legio.

Gabriel Fauré mortis en 1924 en la aĝo de 79 jaroj en Parizo pro pneŭmonio kaj estis honorita per ŝtata entombigo en la preĝejo Madeleine. Li kuŝas en la Tombejo de Passy.

Stilo

Gabriel Fauré estas konsiderata la artisto de la franca arta kanto, aŭ mélodie. Liaj verkoj ampleksas de la frua romantika stilo, kiam en sia junaĝo li imitis la stilon de Felix Mendelssohn kaj aliaj, tra la romantikismo de la fino de la 19-a jarcento ĝis la estetiko de la 20-a jarcento.

Lia komponaĵoj baziĝis sur solida kompreno de harmoniaj strukturoj, kiun li akiris de sia instruistoj pri harmonio Niedermeier kaj Gustav Lefebvre, aŭtoro de la libro Traité d'harmonie (Parizo 1889). En ĉi tiu libro, Lefebvre prezentas harmonian teorion, kiu signife diferencas de la klasika teorio de Jean-Philippe Rameau; Laŭ ĉi tiu teorio, akordoj de septo kaj naŭto intervaloj ne estas konsiderataj malharmoniaj, kaj la trito povas esti ŝanĝita sen anstataŭigi la modalon. Krome eblas estimi pri la kompreno de Fauré pri eklezia modalo el diversaj modalaj formoj, precipe en liaj melodioj.

Kontraste al lia harmonia kaj melodia stilo, kiu deflankiĝis de tiama kutimo, en siaj ritmaj motivoj li montris emon al minuteco, rafinado kaj ripetemo, por ne rompi la fluon de la melodia linio. Tamen li multe uzis sinkopojn, similajn al tiuj en la verkoj de Brahms. Aaron Copeland nomis lin "franca Brahms".

La pianaj verkoj de Fauré ofte uzas arpeĝajn ŝablonojn, kun la melodio alternanta inter la du manoj kaj inkluzive de fingraj alternoj, kiuj estas naturaj por orgenistoj, sed malfaciligas ĝin por iuj pianistoj.

Verkaro

Male al Maurice Ravel kaj Claude Debussy, kiuj apartenis al la posta komponistogeneracio, Fauré estas malpli prezentata en la tutmonda muzika vivo. Krom stilhistoriaj ekzistus du pliaj kaŭzoj: Fauré komponis tre malmultajn grandensemblajn verkojn (plej famas lia Rekviemo, krome unu opero Penélopé, unu orkestrosuito Masques et Bergamasques kaj teatromuziko pri Pelléas et Mélisande). La kulmino de lia kreado konsistas ja el kantmuziko, precipe el pianolidoj. Interesas, ke kelkaj el liaj lidoj, ekz. Après un rêve, ekster Francio plejparte estas konataj kiel instrumentaj aranĝajoj (ekz. por violonĉelo kaj piano). Fauré skribis krome ĉambromuzikon (po du pianokvartetojn, pianokvintetojn, violonsonatojn, violonĉelsonatojn) kaj pianomuzikon.

  • Kantmuziko
Mélodies de Venise (Verlaine, 1891)
La Bonne Chanson (Verlaine, 1892-1894)
La Chanson d'Ève (Ch. van Lerberghe, 1906-1910)
L'Horizon Chimérique (J. de la Ville de Mirmont, 1921)
Le Jardin Clos (Ch. van Lerberghe, 1914)
Mirages (A. de Brimont, 1919)
  • Teatromuziko
Prométhée, drame lyrique en 3 actes (1900)
Pénélope, drame (poème) lyrique en 3 actes (1907-1912)
  • Sakrala muziko
Requiem pour soprano, baryton, choeurs et orchestre, Op. 48 (1888, version pour grand orchestre 1899)
Cantiques pour choeur, 4 voix et orgue (1864, version avec orchestre 1875)
Messe basse por invoĉoj k orgeno aŭ harmoniumo(1907)
Cantique de Jean Racine (1863-1864)
  • Pianomuziko
13 Nocturnes (1875-1921)
13 Barcarolles (1880-1921)
6 Impromptus (1881-1910)
4 Valses-Caprices (1882-1894)
Dolly Suite, op.56 (1893-96)
Thème et Variations, op.73 (1895)
8 Pièces brèves, op.84 (1899-1902)
9 Préludes, op.103 (1909-1910)
Fantaisie pour piano et orchestre (1918)
Ballade pour piano et orchestre (1881)
  • Ĉambromuziko
Sonato por violono kaj piano no 1 A-maĵora op. 13 (1875)
Pianokvinteto no 1 c-minora op. 15 (1879)
Elegio por violonĉelo kaj piano op. 24
Pianokvinteto no 2 g-minora op. 45 (1886)
Pianokvinteto no 1 d-minora op. 89 (1905)
Sonato por violono kaj piano no 2 e-minora op. 108 (1917)
Sonato por violonĉelo kaj piano Nr. 1 d-minora op. 109 (1917)
Pianokvinteto no 2 c-minora op. 115 (1921)
Sonato f por violonĉelo kaj piano no 2 g-minora op. 117 (1921)
Trio por piano, violono kaj violonĉelo d-minora op. 120 (1922-1923)
Arĉkvarteto e-minora op. 121 (1924)
  • Sceneja muziko
Caligula (1888)
Shylock (1889)
Suite pour Pelléas et Mélisande (1898)
Masques et Bergamasques (1919)

Registraĵoj

Pri tiu ĉi sono Pièce für Oboe und Harfe

Pri tiu ĉi sono Cantique de Jean Racine

Pri tiu ĉi sono Elegie für Violoncello

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.