![](../I/Amsterdam-Begijnhof-Houtenhuys.jpg.webp)
Ligna domo kun gablo en Amsterdamo (Begijnhof 34)
Gablo estas la supra triangula parto de muro, sur kiu sin apogas la firstotrabo. Ĝiaj flankoj sekvas la deklivon de la tegmento.
Laŭ Francisko Azorín gablo estas Akrepinta kronaĵo de muro kaŝanta duflankan tegmenton. Ornamo similforma.[1] Li indikas etimologion el latina gabulum el gabula, gabel (forko),[2] kaj li aldonas terminon gableto, por Ornamaĵo kiu kronas aperturon aŭ pilastron, tre uzata en la gotika stilo.[3]
Do, speciala speco de gablo troveblas en la gotika arkitekturo. Temas pri gablo kiu ne subtenas tegmenton, sed estas nura triangula ornama muro, kiu enkadrigas kaj kronas pordon aŭ fenestron. Ĝi estas ofte trarompita de bele formitaj truaĵoj.
Komparu kun
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.