Gabi Szabó | |
---|---|
![]() Gabi Szabó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1969 (54-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Horváth |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gabi Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gabi estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Péter Horváth.
Gabi Szabó[1][2] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1969 en Szeged
Biografio
Gabi Szabó maturiĝis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1987, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1991. Ŝia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Ĝis 2001 ŝi apartenis al Gaja Teatro, poste ŝi estis dum jardeko aktoro, kiu libere elektis teatrojn kaj ĉefurbe kaj province. Inter 2011–2018 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste de Teatro József Attila. Ŝi ofte ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2017. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - servistino
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Maria
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Poŝljopkina
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Molière:
- Tartufo - Elmira
- Georgo Dandin - Claudine
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxanne
- Zsolt Pozsgai: Pipás Pista - titolrolo
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Az álommenedzser (1994) - Réka Szür-Szabó
- Kojot (2017) - Klári
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Lydie Denier kaj Demi Moore[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Társasjátékok (1992) - Paloma
- A herceg haladéka (2006) - Alida Gáll
- Oltári csajok (2018) - Ildikó Erdész
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.