Gabes | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipality of Tunisia | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 116 323 (2004) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 53′ N, 10° 6′ O (mapo)33.88138888888910.098333333333Koordinatoj: 33° 53′ N, 10° 6′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gabès [+] | |||||
Gabis aŭ Gabes (arabe قابس, france Gabès) estas marborda grandurbo, universitata urbo kaj administra centro de gubernio (same nomata) en Tunizio. La urbo estas konata laŭ aliaj literumadoj Cabès, Cabes, Kabes, Gabbs, Gaps Cabè', Cabes, Kabes, Gabbs, Qābis. La historia loknomo estas Tacape aŭ Tacapae en la latina respektive Τακάπη en la antikva greka.
Geografio
Gabes situas sur ebenaĵo laŭ Minora Sirto de Mediteranea Maro.
Historio
Supozeble fenicianoj fondis la urbon (aŭ pli frue berberoj), baldaŭe romianoj alvenis. Jam Plinio mencias la urbon, kie terkultivistoj laboradas helpe de abundaj akvoj. En la 7-a jarcento komenciĝis dominado de araboj, kiuj post la konkero menciis la urbomuron, citadelon kaj diversajn antikvajn konstruaĵojn. En 1881 komenciĝis dominado de francoj. Inter 1940-1943 germana kontrolo okazis, dume pro la bataladoj multe da domoj difektiĝis. Oni rekonstruis la urbon en 1945. En 1956 finiĝis la franca koloniado.
Ekonomio
Gabes estas grava komerca kaj industria urbo. La ĉefaj branĉoj estas produktado de cementoj, brikoj, kemiaĵoj, fiŝkaptado kaj naftorafinado.
Klimato
Gabes situas en zono de la mediteranea klimato. La temperaturo varias inter 6 kaj 49 °C. Jare pluvas po 172 mm. Inter majo-aŭgusto mezurebla pluvo ne estas.
Trafiko
Gabes havas internacian flughavenon, havenon, fervojon al Sfakso kaj vojojn al 4 direktoj.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Fontoj
- Angla Vikipedio