Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gabčíkovo (apartigilo) |
Gabčíkovo (Beš) | |
hungare: Bős | |
municipo | |
Gabčíkovo | |
|
|
Oficiala nomo: Gabčíkovo | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Valbaraĵo | Akva laboraĵo Gabčíkovo |
Rivero | Danubo |
Situo | Gabčíkovo |
- alteco | 114 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 54′ 00″ N 17° 35′ 00″ O / 47.90000 °N, 17.58333 °O (mapo) |
Areo | 52,396152 km² (5 239,615 ha) |
Loĝantaro | 5 212 (31.12.2007) |
Denseco | 99,47 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1102 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 930 05 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | DS |
NUTS | 501573 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Gabčíkovo | |
Retpaĝo: www.gabcikovo.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Gabčíkovo, hungare Bős [bOŝ] estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Situo
Gabčíkovo situas sur ebenaĵo, inter Danubo branĉoj, ĉe valbaraĵo de la rivero, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 12 km, la ĉefurbo 60 km. La nomo Bős signifas hungare tribestro, la slovakoj ekde 1947 nomumis la vilaĝon honore al soldato Jozef Gabčík, kiu faris komune kun Jan Kubiš atencon kontraŭ Reinhard Heydrich.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1102, kiam peĉenegoj loĝis en limgarda zono. La kampoj ekde 1264 apartenis al familio Amadé. En 1468 la kumunumo ricevis la rangon kampurbo. En la 15-a j.c. fortikaĵeto ĉirkaŭita de akva remparo konstruiĝis, kiu en la 17-a j.c. iĝis renesanca kastelo, fine ĝi barokiĝis en la 18-a j.c. Okazis inundoj en 1850, 1862, 1876 kaj 1878. Ĝis 1910 loĝis en la urbeto 2823 da homoj (2805 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito parto de hungareco estis deportita. La restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
En 1990 la vilaĝo trovis sin en la granda politiko. Hungario rezignis pri finkonstruo de la komuna valbaraĵo. Slovakio ekde 1993 finkonstruis kaj uzas ĝin. En 2001 loĝis en la vilaĝo 5 804 da homoj (4598 hungaroj, 417 slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
- naskiĝis en 1703 hungara poeto László Amade
- naskiĝis la 13-an de marto 1741 Jozefo la 2-a