Gaŭhuo (高胡; pinjine: gāohú; Kantone: gou1 wu4; ankaŭ nomita yuehu 粤胡) estas ĉina arĉa kordinstrumento de huĉjina familio. Ĝia nomo laŭlitere signifas "alta huĉjino" kaj ĝi vere havas plej altan sonon el ĉiuj huĉjinoj. La sonkesto de gaŭhuo estas plej ofte cilindra kaj la antaŭa flanko estas kovrita per serpenta haŭto. Ĝi sonas kvaronon pli alte ol erhuo.
Gaŭhuo estas inventita en 1920-j jaroj fare de ĉina muzikisto kaj komponisto Lu Venĉeng (吕文成, pinjine: Lǚ Wénchéng), kaj rapide iĝis unu el plej gravaj instrumentoj de Kantona opero, anstataŭiginte alian similan instrumenton, kiu nomiĝis erŝjano. Plimulton de huĉjinoj oni tenas sur liva femuro dum performo, sed la gaŭhuon oni tradicie tenas inter kruroj. La plej konataj Kantonaj muzikoj por gaŭhuo estas Bu Bu Gaŭ (步步高, Popaŝe Alten) kaj Ping Hu Ĉju Je (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago).
Kvankam originale gaŭhuo uzatis nur en Kantona muziko, ekzistas varianto de gaŭhuo kiun oni uzas en moderna Ĉina orkestro. Ankaŭ, instrumenton tre similan al gaŭhuo sed faritan el bambuo oni uzas en Pekina opero. Ĝi nomiĝas gjinghuo. Tiujn oni ludas ĝin sur femuro, kiel erhuon.
Famaj Gaŭhu-ludistoj
- Lu Venĉeng (吕文成, pinjine: Lǚ Wénchéng) (1898-1981) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine en la ĉina.
- Lju Tjanji (刘天一) (1910-1990) Arkivigite je 2006-01-07 per la retarkivo Wayback Machine en la ĉina
- Gan Ŝangŝi (甘尚时) (1931- )
- Ju Ĉjivei (余其伟) (1953- ) Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine en la angla; Arkivigite je 2006-01-07 per la retarkivo Wayback Machine en la ĉina
Literaturo
- Huang, Rijin (1997) Guangdong Yinyue; Gaohu Qu Xuan (Guangdong Music; Selected Pieces for Gaohu). Beijing: Renmin Yinyue Chubanshe (Peoples Music Publishing House)
Eksteraj ligiloj
- Video de Ju Ĉjivej ludanta Ping Hu Ĉju Je (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago): http://www.youtube.com/watch?v=w3BWTmcrbl0