GLAT (ankaŭ anglalingvaj LGBT kaj GLBT) estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj. En universala difino oni uzas ĉi tiun terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).
La termino ekestis en Usono ne longe post la interbatiĝoj de Stonewall en Greenwich Village.
Aldonaj literoj
La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero: GLATKI+ (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ),
- K por Kviro de la angla queer kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj personoj aŭ questioning — kio signifas personoj ne certantaj pri sia seksemeco aŭ serĉantaj;
- I (de la angla LGBTI) pro la unua litero de vorto intersekseco. Ĝi estas ĉiam uzata en Principoj de Jogjakarto en Aktio .[1]
Foje ankaŭ oni skribas ankaŭ LGBTQF kaj LGBTQA, kie F (el la angla friends) signifas amikoj de ĉi tiuj personoj kaj A aliancanoj (el la angla allies) en la batalo kontraŭ la gejfobio aŭ senseksemuloj (el la angla asexuals).
Vidu ankaŭ
- Seksa identeco
- Diverseco seksa kaj genra (DSG)
- João W. Nery
- Shrouk El-Attar
- GLAT-organizoj
- GLAT-simboloj
- Identeca politiko
- Principoj de Jogjakarto
- Deklaracio de Montrealo
- Rozkolora triangulo
- Seksologio
- Samseksema liberiga movado
- Anarkiismo kaj samseksemo
- Elŝrankiĝo
- Geja Fiero
- Makiavela subteno de la GLAT-a komunumo
- Naciismo kaj GLAT-aj rajtoj, Kvira naciismo
- Lavenda lingvoscienco
Eksteraj ligiloj
- Esperantistoj fieras en Berlino, artikolo en Libera Folio aperinta je 2022-07-22
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.