Germana Esperanto-Junularo | |
---|---|
Deutsche Esperanto-Jugend | |
Lando | Germanio |
Fondiĝo | la 4-an de oktobro 1951 |
Interretejo | esperantojugend.de |
Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane Deutsche Esperanto-Jugend) estas la organizaĵo de esperantistaj junuloj en Germanio. La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel junularaj asocioj.
GEJ estas registrita asocio laŭ germana juro kaj agnoskata kiel "komunutila". La sidejo nomiĝas Berlina Oficejo (BerO) kaj troviĝas en Berlin-Kreuzberg. Ĝi havas A- kaj B-membrojn, kio rilatas al aĝogrupoj. Cetere homoj malpli junaj ol 27 jaroj povas fariĝi membroj-subtenantoj.
La revuo de GEJ nomiĝas /·kune·/; antaŭe ĝia nomo estis GEJ-Gazeto. Ĝis 2008, GEJ ĉiujare dum novjaro organizis la Internacian Seminarion, kiu kutime estis la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro. Ekde 2009 ĝi komune kun la Pola Esperanto-Junularo kunorganizas la Junularan E-Semajnon.
Germana Esperanto-Asocio (GEA) konsideras la A-membrojn de GEJ kiel siajn membrojn, kaj GEJ-membroj rajtas aboni la revuon de GEA je favora prezo. Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO. Kontaktojn kun neesperantistaj sociaj organizoj GEJ tenas interalie per sia membreco en la tegmenta asocio Germana Federacia Junulara Ligo.
Ekde la 1960-aj jaroj la organizaĵo ricevis vojaĝkostosubvenciojn por la partoprenantoj de elektitaj internaciaj junularaj eventoj, ekde la 1960-aj jaroj forte lobiumis pri ministeria konsideriĝo, inter 1993 kaj la mezo de la 2000-aj jaroj estis agnoskita kiel universale subvenciebla kaj subvenciinda junulara asocio kaj sekce en tiuj jaroj ricevis signife pli ampleksajn subvenciojn pri elektitaj projektoj fare de la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio.
Nomo kaj mallongigo
Pro la simileco de mallongigo de GEJ al vorto por gejo en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, ripete okazas miskomprenoj de la flanko de homoj, kiuj ne konas la organizon (precipe neesperantistoj). Kiam la asocio en 1979 decidis fine havi veran asocian revuon kaj elektis por tio la nomon GEJ-gazeto, la miskomprenoj aparte fortiĝis, sed la GEJ-estraro juĝis la miskomprenojn ĉiam tre amuzaj kaj absolute rifuzis ŝanĝi ion, opiniante ke en publika varbado iom da skandalemo tute bonas.[1]
Instruado fare de GEJ
GEJ ofertas du korespondajn kursojn, la brazildevenan Kurso de Esperanto kaj la de GEJ kreitan Kostenloser Esperanto-Kurs. Ambaŭ kursoj funkcias per mentoroj, kiuj korektas la ekzercojn de la lernantoj. Krom la korespondaj kursoj, GEJ ankaŭ strebas organizi lokajn kursojn. GEJ subtenas membrojn, kiuj volas diplomiĝi en Herzberg kiel Esperanto-instruisto, per repago de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizoj. Pri la instruado respondecas la komisiono KINo.
KEKSO
KEKSO, mallonge por "Kreema Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo organizata de Germana Esperanto Junularo. Ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfinoj. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en la tuta Germanio. Ĝis estis vizititaj: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe aŭ Hamburgo. La Esperanto-renkontiĝo havas 15 ĝis 20 partoprenantojn. En 2019 KEKSO festis sian 25-an jubileon.
Komisionoj de GEJ
La planoj de GEJ estas ĉefe realigitaj de komisionoj. Aktuale ekzistas jenaj:
- KonKERo - pri eksteraj rilatoj (la neserioza aludo al "konkero" de aliaj asocioj estas tute intencita)
- KasKo - pri financoj (la neserioza aludo al protekta "kasko" kontraŭ financaj akcidentoj ankaŭ)
- BerO - Berlina oficejo
- KIR - pri internacia kunlaboro
- IReK - pri interreta prezentiĝo
- MA - pri membroadministrado
- KAPRi - pri publika agado
- KoLA - pri regiona agado
- SuPo - pri subvenciado
- KKRen - pri organizado de renkontiĝoj
- KINo - pri instruado kaj mentorado de novuloj
- Kune (ekse GEJ-gazeto) - membrogazeto de GEJ
Prezidantoj de GEJ
Kutime la posteno komenciĝas per la elekto en la jarĉefkunveno de GEJ, kiu tradicie okazas en la 31a de decembro. Ekzemple 1988-90 signifas 31a de decembro 1988 ĝis 31a de decembro 1990. Ja kelkfoje plimallongiĝis la oficperiodo de prezidanto.
- 1951 - 52 Michel Schmidt
- 1952 - 53 Franz-Josef Scholz
- 1953 - 54 Gerd-Joachim Brinkmann
- 1954 - 55 Ewald Ebmeier
- 1955 - 61 Richard Reuchlin
- 1961 - 64 Uwe-Joachim Moritz
- 1964 - 65 Michael Zeilinger
- 1965 - 69 Uwe-Joachim Moritz
- 1969 - 70 Peter Kühnel
- 1970 - 74 Helmut Klünder
- 1974 - 76 Ulrich Brandenburg
- 1976 - 82 Franz Kruse
- 1982 - 84 Ursula Felhölter
- 1984 - 88 Thomas Bormann
- 1988 - 90 Martin Haase
- 1990 - 92 Thomas Pusch
- 1992 - 94 Dagmar Schütte
- 1994 - 96 Ulrich Görtz
- 1996 - 2000 Marko Naoki Lins
- 2000 - 01 Gunnar R. Fischer
- 2001 - 05 Felix Zesch
- 2005 - 07 Andreas Diemel
- 2007 - 11 Julia Hell
- 2011 - 13 Carl Bauer
- 2013 - 16 Annika Förster
- 2016 - 20 Michaela Stegmaier
- 2020 - nun Michael Vrazitulis
Vidu ankaŭ
- Germana Esperanto-Asocio
- Junulara E-Semajno
- Internacia Seminario
- Trilanda Renkontiĝo de GEJ
- Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj
- Germana Federacia Junulara Konsilio kaj Germania nacia komitato por internacia junulara laboro
- Arbeitskreis zentraler Jugendverbände (AzJ, tegmenta interasocia federacio 1968-1990)
- Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände (ANDJ, tegmenta interasocia federacio 1991-2019)
Eksteraj ligiloj
- retejo de Germana Esperanto-Junularo (germane, Esperante)
- La GEJ-Vikio Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine, vikio por la anoj de GEJ (Esperante)
- KEKSO Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine- la 'Kreema Esperanto-KurSO' de GEJ
Referencoj
- ↑ intervjuo kun Thomas Bormann pri la ekapero de la asocia revuo GEJ-gazeto kaj la miskomprenoj lige al la nomo "geja"