Gătaia | |||
---|---|---|---|
| |||
Urbo | |||
urbeto en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Timiș | ||
Alinome | Gátalja (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Temes | ||
Situo | 45° 26′ N, 21° 26′ O (mapo)45.43361111111121.428611111111Koordinatoj: 45° 26′ N, 21° 26′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 107 m | ||
Poŝtkodo | 307185 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 8103 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 6021 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 157086 | ||
Gătaia [gətaja] (hungare: Gátalja) estas urbo en Rumanio sude de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Butin, Percosova, Sculia, Șemlacu Mare, Șemlacu Mic. Ĝis 2004 krome apartenis al ĝi la nuna komunumo Birda kun Berecuța, Mânăstire kaj Sângeorge.
Gătaia situas ĉe la rivero Bârzava. La nacia vojo DN58B ligas ĝin al Reșița (oriente) kaj al DN59 (okcidente).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 305 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj) kaj en 1992 4 044 (rumanoj, 26 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1343. En la jaro 1823 oni koloniigis tien hungarojn. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- János Horváth (23-a de februaro 1894 – Timișoara, 17-a de aprilo 1950): popolpoeto.
- Iulian Olariu (n. 29-a de aŭgusto 1929): pentristo, skulptisto, grafikisto.
Eksteraj ligiloj
- Situo (kun Birda) en la distrikto
- La stacidomo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.