![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Güttingen |
Güttingen | |
---|---|
![]() Blazono de Güttingen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 36′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.30000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.30000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1389 |
Areo | 396 km² |
Alteco | 9,5 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8594 |
Komunumkodo | 4656 |
![]() Mapo de Güttingen | |
Pri la komunumo
Güttingen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Güttingen situas ĉe la suda bordo de Bodenlago norde de la montoĉeno Seerücken.
Najbaraj komunumoj
Güttingen limas en okicento al Altnau, en sudokcidento al Langrickenbach, en sudo al Sommeri, en oriento al Kesswil, kaj en nordo al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Hagnau am Bodensee, Immenstaad am Bodensee kaj Stetten (distrikto Bodensee) (kiuj tri komunumoj apartenas al Baden-Virtembergo).
Trafiko
Güttingen situas ĉe la ĉefstrato de Kreuzlingen al Romanshorn. Güttingen ankaŭ disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Kreuzlingen tra Romanshorn al Rorschach.
Historio
La unua dokumenta mencio de Güttingen datiĝas el la jaro 799 kiel Cutaningin. En mezepoko bienposedantoj en Güttigen estis unuavice la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la episkopo de Konstanco.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Güttingen
- Güttingen (stacidomo)