Por samtitola artikolo vidu la paĝon Göschenen (stacidomo). |
Göschenen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Urio |
Distrikto | En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj |
Koordinatoj | 46° 40′ 4″ N 8° 35′ 11″ O / 46.66778 °N, 8.58639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 4″ N 8° 35′ 11″ O / 46.66778 °N, 8.58639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 436 |
Areo | 104,31 km² |
Alteco | 1111 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6487 |
Komunumkodo | 1208 |
Pri la komunumo
Göschenen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Göschenen situas en la valo de la rivero Reuss ĉe la suda portalo de la Gotardo-Fervojtunelo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Göschenen mem la vilaĝetoj Abfrutt (sur alteco de 1168 m s.m.), Wiggen (sur alteco de 1318 m s.m.) kaj Gwüest (sur alteco de 1582 m s.m.). La iama vilaĝeto Göschenen-Alpopaŝtejo 9 kilometrojn okcidente de la vilaĝo dronis en la baraĵlago Göschenen-Alpopaŝtejlago.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Göschenen limas en nordo al Wassen, en oriento al Gurtnellen, en sudoriento al Andermatt, en sudo al Hospental, en sudokcidento al Realp, en okcidentsudokcidento al Oberwald (VS) kaj en okdicento al Gadmen (BE).
Trafiko
Ĉar en Göschenen situas la norda portalo de la grava fervojtunelo tra Gotardo, ĝi estas haltejo de multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj trajnoj. En Göschenen ankaŭ komenciĝas dentorado-fervojo al Andermatt.
Tra Göschenen pasas la kantona ĉefvojo, kiu tra la Gotardo-Pasejo konektas Alemanion kun Tiĉino. En Göschenen komenciĝas la efektiva ramplo al la montpasejo, de kiu vojo en Andermatt devojiĝas ankaŭ la vojoj al Furkopasejo kaj Oberalppasejo.
En Göschenen situas ankaŭ la norda portalo de la Gotardo-Aŭtovojotunelo de la svisa aŭtovojo A2. La sudaj portaloj kaj de la aŭtovjo- kaj de la fervojotunelo situas en Airolo samkiel la komenco de la suda ramplo al Gotardo-Pasejo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Göschenen datiĝas el la jaro 1290 kiel Gescheldun.[1]
La hodiaŭa komunumo estis fondita en la jaro 1875 per disiĝo de la politika komunumo Wassen, al kiu Göschenen ĝis tiam apartenis.
Dum mezepoko regis jardeka kverelo inter la Virina Monaĥejo Zuriko kaj la Monaĥejo Vetingo pri la posedorajtoj kaj privilegioj pri Göschenen, kiu estis dedidito per arbitra verdikto de la episkopo de Konstanco. Tiu dokumento hodiaŭ troviĝas en la komunuma arkivo de Göschenen.[2]
Post la konstruo de la ponto trans Reuss, kiu ebligis la aliron al Gotardo-Pasejo en la 13-a jarcento ĝis en la 17-a jarcento Göschenen estis doganejo de Urio.
En la jaro 1830 estis malfermita la veturebla vojo trans Gotardo-Pasejo kaj en 1882 Gotardo-Fervojtunelo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Hans Stadler: Göschenen en la Historia Leksikono de Svislando (2005-09-14)
- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de Göschenen en la retejo de la komunumo Arkivigite je 2010-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|