![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gemer |
Departemento Gömör kaj Kis-Hont | ||
hungare: Gömör, slovake: Gemerská župa | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
![]() Rimaszombat en 1769 | ||
|
||
Oficiala nomo: Gömör és Kis-Hont vármegye | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Montaro | Malaltaj Tatroj | |
Rivero | Sajó | |
Departementa urbo | Rimaszombat | |
Areo | 4 289,0 km² (428 900 ha) | |
Loĝantaro | 188 098 (1910) | |
Denseco | 43,86 loĝ./km² | |
Situas nun en | Slovakio, Hungario | |
![]() Departemento Gemer Departemento Gemer
| ||
![]() Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Gemer Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Gemer
| ||
![]() | ||
Gömör kaj Kis-Hont (kiŝ-hont), germane Gemer und Kleinthont, slovake Gemer a Malohont estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando. Pli frue estis 2 departementoj: Gömör kaj Kis-hont, kiuj unuiĝis. Kis signifas hungare malgranda.
- Departementejoj: Rimaszombat, pli frue memstara Gömör: Gömör, ekde la 18-a j.c.: Pelsőc
- Areo: 4289 km²
- Loĝantaro: 188 098 en 1910
Demografio
Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Administracio
Estis 7 distriktoj, nomoj de distriktoj kaj distriktejoj samas:
- Rimaszombat, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Feled
- Garamvölgy, escepte distriktejo: Nándorvölgy
- Nagyrőce (konsilantrajta urbo), escepte distriktejo: Jolsva samtempe konsilantrajta urbo
- Rozsnyó samtempe konsilantrajta urbo
- Tornalja
- Rimaszécs.
Krome konsilantrajta urbo estis Dobsina.
La departemento situis en la Karpatoj, menciinda rivero estas Sajó. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon Gömör komence de la 11-a j.c. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis la departementon, ekde 1920 escepte ĉirkaŭaĵon de Putnok la departemento estas parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 pro la packontrakto de Vieno Hungario rericevis la grandparton de la departemento.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Flanka informeto
La juda hungarlingva verkisto Efraim Kiŝon, naskiĝinta je la nomo Hoffmann Ferenc, post la Dua Mondmilito ŝanĝis sian liaguste tro germanlingvan familian nomon al nova nomo Kiŝon laŭ la nomo de la historia departemento.
|