Gôtovany | |
hungare: Guotfalu | |
municipo | |
Oficiala nomo: Gôtovany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Valkaldrono | Liptova valkaldrono |
Situo | Gôtovany |
- alteco | 587 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 43″ N 19° 30′ 10″ O / 49.06194 °N, 19.50278 °O (mapo) |
Areo | 2,914201 km² (291,42 ha) |
Loĝantaro | 431 (31.12.2010) |
Denseco | 147,9 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1355 |
Plej facila aliro | Liptovská Mara |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 14 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510424 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Gôtovany | |
Retpaĝo: www.gotovany.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Gôtovany [gŭotovani], (hungare Guotfalu) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
Gôtovany situas laŭ ĉefvojo Ružomberok-Liptovský Mikuláš. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1358 laŭ tiama hungara formo "Ipochfalva". La slovaka loknomo aperis en 1773 en formo "Goutowany". Longe nur nobeloj loĝis en la vilaĝo. En 1787 87 vilaĝanoj loĝis en 14 domoj, en 1828 98 vilaĝanoj loĝis en 13 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Post 1902 la oficiala hungara loknomo iĝis "Gótfalva" pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gótfalva 107 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Gôtovany 371 homoj, (353 slovakoj).