Géza Téglás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1883 en Deva |
Morto | 3-an de februaro 1959 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gábor Téglás (arkeologo) |
Frat(in)o | Gábor Téglás |
Okupo | |
Okupo | juristo • kontoristo |
TÉGLÁS Géza [te:gla:ŝ] estas hungara juĝisto, stenografo naskita la 4-an de aprilo en Déva 1883 kaj mortinta la 3-an de februaro 1959 en Budapeŝto. Li estis la filo de arkeologo Gábor Téglás kaj de frato de ĵurnalisto Gábor Téglás.
Biografio
Géza Téglás studis juron en Koloĵvaro kaj Budapeŝto. Ekde 1908 li estis la juĝisto de budapeŝta tribunalo. En 1906 li organizis industrikorporacion en Kolozsvár, en 1907 en Budapeŝto landan industridefendan ligon. Li priokupiĝis multe de evoluigo de stenografio. En Kolozsvár li redaktis en 1902 – 1903 revuon monatan Egyetemi Gyorsíró kaj en 1904 – 1905 en Budapeŝto la revuon Gyorsírászati Lapok. Ekde 1923 li redaktis la stenografian revuon Az Írás. En 1928 li organizis la ekspozicion de internacia stenografia kongreso en Budapeŝto.
Verkoj
- Útmutató a gyorsíró tanfolyamok és gyorsírókörök szervezésére és vezetésére (Bp., 1904);
- Sorompóba! (Kolozsvár, 1906);
- Fabró Henrik emlékezete (Bp., 1924);
- Új adatok a magyar gyorsírás történetéhez (Bp., 1930).