Géza Magyary | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1864 en Dolné Lovčice |
Morto | 9-an de oktobro 1928 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo • jurosciencisto • universitata instruisto |
Géza Magyary [madjari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyary Géza estis hungara juristo, profesoro, membro koresponda (1905), ordinara (1917) de Hungara Scienca Akademio.
Géza Magyary naskiĝis la 16-an de septembro 1864 en Hungara reĝlando en Alsólóc (nuntempa Dolné Lovčice en Slovakio). Li mortis la 9-an de oktobro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
Géza Magyary maturiĝis en ĉefepiskopa gimnazio de Pozono en 1882, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo en 1887 li eklaboris nelonge en juĝejo. En 1890 li ekinstruis en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), post 3 jaroj li jam instruis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Ekde 1895 li instruis ankaŭ en Budapeŝto ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri la civitana juro. Postmorte en 1929 li ricevis premion.
Verkaro (elekto)
- A kiadói ügylet (1893)
- A nemzetközi bíráskodás (La internacia juĝado), (1918)
- A magyar polgári perjog tankönyve (1924)
- Összegyűjtött munkái (Kolektitaj verkoj), (1941 – 1942)