Géza G. Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de aprilo 1976 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infano | Géza Dezső Fekete |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Géza G. Fekete [gE], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Galántai Fekete Géza estis hungara skulptisto, restaŭristo. Lia nobela antaŭnomo estis (supozeble) galántai, lia filo estis Géza Dezső Fekete.
![](../I/Bencz%C3%BAr_Gyula_(Fekete_G%C3%A9za%252C_1942)%252C_2017_Ny%C3%ADregyh%C3%A1za.jpg.webp)
Géza G. Fekete [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de aprilo 1976 (laŭ la mortotago estas la 7-a) en Budapeŝto.
Biografio
Géza G. Fekete abiturientis en industriarta mezlernejo en 1925 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szentgyörgyi (skulptisto) kaj Ede Telcs. En 1935 li ricevis stipendion. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li ofte restaŭradis. Li ricevis premiojn ekde 1935.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1935, 1939, 1973)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1931, 1935, 1944, 1950-1954)
- Budapeŝto (1935, 1940, 1943, 1948, 1960)
Elektitaj skulptaĵoj
- Gyula Benczúr (ŝtono, 1940, Nyíregyháza)
- Úttörő (1950, Szeged)
- Hajóműszerész (ŝtono, 1955)
- Nő könyvvel (1962, Szikszó)
- Ülő, olvasó lány (ornamputo, ŝtono, 1975, Budapeŝto)
- tombomonumentoj
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.