Géza Abonyi | |
---|---|
![]() Géza Abonyi en la 1920-aj jaroj | |
Persona informo | |
Naskonomo | Abonyi Géza |
Naskiĝo | la 23-an de oktobro 1894 en ![]() |
Morto | la 30-an de majo 1949 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Géza Abonyi [abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Géza estis hungara aktoro, altlerneja instruisto.


Géza Abonyi naskiĝis la 23-an de oktobro 1894 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de majo 1949 (laŭ alia informo la 23-a de junio) en Budapeŝto.
Biografio
Géza Abonyi akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1915. Li apartenis al Teatro Magyar, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, fine li prezentis sin en kabaredo en sia naskiĝurbo. Post la 1-a mondomilito ĝis 1949 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), sed depost la 2-a mondmilito li havis rolojn en Teatro Madách. Ekde 1935 li instruis en la Muzikakademio, ekde 1941 en la Teatra Akademio. Li edziĝis en 1928.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- La ventego - Ferdinand
- Reĝo Lear - stultulo
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Sebastian
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (ĉefrolo)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Mortimer
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Megbűvöltek (1921) – studento
- Fehér galambok fekete városban (1923) – artisto
- Rákóczi nótája (1943) – titolrolo
- Idegen utakon (1944) – profesoro
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.