Gârbova de Jos · Alsóorbó · Niederorbau | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Distrikto | ![]() | ||
Komunumo | Aiud | ||
Poŝtkodo | 515204 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 15′ N, 23° 40′ O (mapo)46.25768123.667453Koordinatoj: 46° 15′ N, 23° 40′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Gârbova de Jos - jen rumane, prononco [gırbova de ĵos], hungare Alsóorbó [Alŝo:rbo:], germane Niederorbau [NI:daorbaŭ] aŭ Niederurbau - estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Aiud. Administre ĝi apartenas al la komunumo Aiud (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 658 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, malmultaj germanoj), en 1956 636, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 451 loĝantoj.
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1282. Ĝis 1919 Alsóorbó apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.