Gáspár Stekovics | |
---|---|
Gáspár Stekovics | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stekovics Gáspár |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1966 (57-jaraĝa) en Sárvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Ildikó S. Horváth |
Okupo | |
Okupo | pentristo • fotisto |
Gáspár Stekovics [gAŝpAr ŝtekoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stekovics Gáspár estas hungara fotisto, pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Gáspár Stekovics [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1966 en Sárvár.
Biografio
Gáspár Stekovics abiturientis en arta mezlernejo de Pécs en 1985, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1991, fine samloke li frekventis majstran kurson. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor László Veress kaj Zoltán Tölg-Molnár. Li instruis inter 1992-1998 en libera pentrolernejo, inter 1994-1998 en mezlernejo en Szombathely, inter 1998-2005 en Altlernejo de Szombathely. Ekde 2006 li estas profesia pentristo, ekde 2010 profesia fotisto. Li ricevis premiojn inter 1995 - 2016.
El solaj ekspozicioj
- Szombathely (1992, 2004, 2010, 2013)
- Lejpcigo (2004)
- Sárvár (2005)
- Vieno (2008)
- Budapeŝto (2009, 2013)
- Nagyharsány (2017)
El kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1990, 2006, 2010, 2018)
- Szombathely (1992, 1997, 2004, 2010, 2018)
- Vieno (1992)
- Murska Sobota (1996)
- Udine (1998)
- Sárvár (2004, 2018)
- Eisenstadt (2005, 2008)
- Oberwart (2018)
Elektitaj pentraĵoj
- Dombok
- Fekete kép
- Tavaszi táj
Liaj fotoalbumoj
- Képpel írott táj (2015)
- Képpel írott színház (2015)
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-16. Alirita 2018-08-16.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.