Gáspár Bernát | |
---|---|
![]() Gáspár Bernát | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1810 en Tiszafüred |
Morto | 4-an de januaro 1873 (62-jaraĝa) en Peŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • komponisto |
Gáspár Bernát [gAŝpAr bernAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernát Gáspár estis hungara humuristo, komponisto. Lia nobela antaŭnomo estis bernátfalvi, lia familia nomvarianto estis Bernáth.
Gáspár Bernát[1] naskiĝis la 26-an de junio 1810 en Tiszafüred, li mortis la 4-an de januaro 1873 en ĝuste tiam fondita Budapeŝto.
Biografio
Gáspár Bernát frekventis gimnaziojn en Debrecen kaj Sárospatak, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest, spite tion li neniam estis advokato. Li restis en Pest (urbo) kaj okupiĝis pri literaturo, ĉefe pri humuraĵoj. Li kontribuis anekdotojn, ŝercojn, poemojn en pluraj gazetoj (Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság, Napkelet, ktp). Li verkis kaj komponis ankaŭ artkantojn.
Elektitaj verkoj
- Freskó-képek (3+1 volumoj, 1848–1851, 1852)
- Lavotta élete (biografia romano, 1857)
- Ki a vivát? (teatraĵo, 1861)
- Adomái, élczei, apró freskóképei és gazsiádái (kolektitaj ŝercoj, 1878)
Elektitaj artkantoj kun tekstoj
- 6 ĉardaŝoj (1834)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.