Géza Gárdonyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gárdonyi Géza | |||||
Naskonomo | Ziegler Géza | ||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1863 en Agárdpuszta | ||||
Morto | 30-an de oktobro 1922 (59-jaraĝa) en Eger | ||||
Tombo | Fortikaĵo de Eger vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Loĝloko | Eger vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Sárospatak Reformed College • Q987962 • Universitato Károly Eszterházy vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | József Gárdonyi vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Don Vigole • Göre Gábor • Mummery Róbert • Nemeskéry Sándor vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • dramaturgo • poeto • instruisto • redaktisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Slave of the Huns ❦ Steloj de Eger vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Géza GÁRDONYI (ga'rdonji) (3-a de aŭgusto 1863 en Gárdony - 30-a de oktobro 1922) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. En malgranda vilaĝo kiel instruisto li komencis labori. Multajn travivaĵojn li kolektis tie pri la la vivo de la kamparanoj, kaj pri la malfacila sorto de la vilaĝa intelektularo. Tiujn memorojn ofte li uzis en siaj noveloj, romanoj.
Inter 1890-97 li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. En 1897 li translokiĝis en la nordhungarlanda historia urbo Eger.
La verkisto
Li apartenis al neniu literatura tendenco, sed havis bonajn kontaktojn kun verkistoj diverstendencaj. Aŭtonoma persono li estis, tial sia tuta vivo estis senĉesa observado, esplorado, filozofado mem-kulturado. Komence li verkis pri la vilaĝaj travivaĵoj. Tiuj estis la „Lanterno” (1894), temas pri vilaĝa instruisto, kiu volis doni spiritan lumon al la malluma vilaĝo. Lia unusola teatraĵo la „Vino” (1901) estis, kiu plaĉis ne nur al la publiko, sed ankaŭ al kritikistoj. „Mia vilaĝo” estis lia unua granda epika verko, en kiu li skribas pri la vilaĝa vivo, pri vilaĝaj homoj.
Li estis membro honora de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.
Historiaj romanoj
Inter ili la plej konata estas la Steloj de Eger. Ĝi starigas indan monumenton de la defendintoj de la Fortikaĵo de Eger, kontraŭ la potenca turka armeo. La patriotismo, la heroeco de la loĝantoj, soldatoj-civiluloj, de la fortikaĵo, devigas la turkan armeon ĉesi la sieĝon kaj retiriĝi. Tiu romano en Hungario estas alte aprecita, deviga legaĵo en la lenejoj, kaj ĝi gajnis la titolon La Granda Romano en la konkurso de la televido en 2006. Kiel bildromano ankaŭ esperantlingve ĝi estas legebla. La „Nevidebla homo” temas pri la vivo de la greka skribisto Priskos Retor en la palaco de Attila, la reĝo de la hunoj. En la fono de la priskribo de la huna reĝkorto disvolviĝas ankaŭ granda sekreta amo. La sklavoj de Dio estas romano pri la reĝidino Margareta, filino de la Árpád-dinastia reĝo, Adalberto la Kvara. Ŝi estis dominikana monaĥino, kaj en tiu ĉi insulo vivis sanktan vivon ĝis la junaĝa morto. Poste ŝi estis deklarita sanktulo. La deveno de la titolo de la romano: Estas sklavoj de la mono, de la potenco, de la luksa vivo; la monaĥoj, monaĥinoj estas sklavoj de Dio. La romano estas legebla ankaŭ esperantlingve.
Liaj sociaj romanoj
„La romano de Ida", „ Abelo kaj Estera”, „La Patro Nia preĝo de Szunyoghy”, el inter ili elstaras „La maljuna respektinda sinjoro.”
Gárdonyi estas entombigita en la korto de la Eger-fortikaĵo.
La romanoj de Gárdonyi estis kaj estas legataj, popularaj ankaŭ nuntempe, por ĉiu generacio. Bone simbolizas tion la monumento pri Gárdonyi en Budapeŝto. Ĉe la bazo de la skulptaĵo avinjo legas Gárdonyi-romanon al la nepo
En Esperanto aperis
- Du kokcineloj - tradukis Kolomano Kalocsay Budapeŝto 1923
- Sklavoj de Dio; Budapeŝto, HEA, 1972, trad: Johano Hamvai (interesaĵo: la religitema libro aperis dum la socialismo)
- Steloj de Eger; Budapeŝto, HEA, 2012, trad: Jozefo Horvath
- La romano de Ida; Budapeŝto, HEA, 2015, trad. Jozefo Horvath
- La homo nevidebla; Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, trad. Ladislao PÀSZTOR
- La homo nevidebla; Budapeŝto, HEA, 2023, trad. Jozefo Horvath