Gálosfa [gAloŝfa] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.
Bazaj informoj
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 7473
- Telefonprefikso: 82
Situo
Gálosfa situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Kaposvár troviĝas 16, Sásd 21, Szigetvár 29, Dombóvár 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1425 laŭ tiama hungara ortografio "Galusfa". Tiam la kampoj apartenis al abatejo. Apude longe vitrofarejo funkciis. En 1804 Gálosfa ricevis rajton pri tutlanda bazarado. Vilaĝservoj estas migra poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ŝanĝiĝo de Dipatrino de 1808
- statuo pri Johano Nepomuka de 1795
- klasikisma kastelo de Festetics [feŝtetiĉ] el la 1790-aj jaroj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.